Anatolo Gonĉarov

Elektitaj Artikoloj

Prelegoj

Prelego en la moskva klubo "Leo Tolstoj", jaro 2011; "Nova lingvo — nova homo": Nova rete

Recenzoj

Anatolo Gonĉarov en Peterburga Junulara Klubo, 2001 Anatolo Gonĉarov, naskiĝis en Siberio (1940), lernis en Brjansk kaj Odessa, laboris en Barnaul kaj Moskvo. Studente (Odessa) eklernis Esperanton (1958) kaj komencis multe E-legi, kio difinis lin pasia amanto de la lingvo. En 1960 ekinstruis Ĉe-metode kaj ĝis 1990 instruis ĉiujare, krom paŭzo 1980-1987.

En 1965 fondis antaŭSEJM-on (Sovetia E-Junulara Movado) kaj ekde 1966 prezidantis SEJM-on dum kelkaj jaroj. Dum postSEJM-a periodo (1981-1997) gvidis Scienc-Teknikan fakon de ASE (Asocio de Sovetiaj esperantistoj), ricevante de ASE-patronaj instancoj riproĉon ke la fako tro laboras, foje pli bone ol ASE mem. Fondis ses junularajn E-klubojn (Odessa, Barnaul, Moskvo ka.). Pro troa sindediĉo al Esperanto foriris de kvar perspektivaj karieroj kaj 1987 difinitive iĝis profesia E-aganto. Pro la samo fiaskis ĉe kelkaj edziĝoj kaj, perdinte loĝejojn, migris lande ekde 1990 ĝis 2002 jaro. En 2003 revenis Siberion kaj ekokupiĝis precipe E-verki, traduki kaj teoriumi pri E-movadaj problemoj. Kolektis riĉegan materialon pruvante Esperanton pli riĉa ol la naciaj sur la nivelo de esprim-eblecoj...


Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov. | Rusia Esperantista Unio | Esperanto-rusa vortaro
Используются технологии uCoz