Superi originalon: ĉu eble?

Anatolo Gonĉarov
Literatura Foiro,
n-ro 128 — dec. 1990, p.27, 30.

Bonokaze mi esperantistiĝis en Odessa, nigramara urbo, kie loĝis unu el la grandaj sovetiaj esperanto-tradukistoj, Sergeo Rublov. Iufoje en 1961 mi pro ne-memoras-kio trafis al lia loĝejo. La mastro regalis min per ege interesa konversacio pri diversaj esperanto-problemoj kaj pri la problemoj de tradukarto. En la fino li proponis legi kelkajn tradukojn al esperanto el Puŝkin-poezio. Mi, sidante en la mola fotelo, fermis la okulojn por pli bone percepti la ŝatatan poeton en alia (nerusa) lingvo. Tiam mi jam perfekte posedis la lingvon. Ekfluis la konataj strofoj. Jes, tio estis Puŝkin, ruse intima Puŝkin. Puŝkin, centfoje Puŝkin! Mi scipovis abstraktiĝi de la rusa lingvo, sed post la lego al mi ŝajnis, ke mi aŭdis ĉion en la rusa lingvo. Fidela, brila traduko! Eĉ pli, en kelkaj lokoj al mi ekŝajnis, ke la recitanto diris eĉ pli bellingve, pli esprimive ol Puŝkin mem. Ĉu? Ĉu eblas diri pri la samo pli bone ol Puŝkin? Tion diri al iu ruso signifas anonci la propran freneziĝon. Kompreneble mi ne malkaŝis tion tra pluraj jaroj. Sed post tiuj pluraj jaroj al kelkaj fidelaj samideanoj mi konfesis la subjektivan percepton: Puŝkin en esperanto-traduko de Rublov kelkloke estas pli belpoezia ol en la rusa. La amikoj ne severumis al mi, male, ili agnoskis, ke ili sentis (malofte sed tamene) kelklokan samon en iuj elrusaj tradukoj.

De antaŭ kelkaj jaroj mi atentas similan fenomenon en publikaĵoj de mia ŝatata Literatura Foiro. Jen kion jam havas mia sliparo:

La tragedio de ľ Homo (tradukis K. Kalocsay).

...La frapanta fideleco al la originalo, la simpla, sed trafa esprimmaniero, la poezian ĉarmon konservanta interna forto de la traduko, kiu eĉ nuancojn ne deturnas, tiom surprizis min dum la unuafoja legado, ke reteni la ekkriojn de ľ admiro mi ne povis. Mi ja bone konas la originalon, kies Luciferon jam kelkfoje mi estis ludanta sur scenejo, sed mian admiron, sinceran entuziasmon vekis la klareco de la traduko, kiu faras la verkon pli komprenebla kelkloke, pli ĝuebla arte ol la originalo mem(Julio Baghy, Literatura Foiro 83, p. 16).

La bapto de Caro Vladimir (el la ĉeha - Tomaŝ Pumpr). Mi laŭtlegis la duan kanton, kaj eksplodis ondo de aklamo. Oni hurlis, ke ĝi egalas la or-ginalon, iu febra animo eĉ kriis, ke ĝi superas la originalon!... En Budapeŝto ĉi-jare mi parolis aparte al du kleraj ĉehoj, viro kaj virino, kaj ambaŭ jesis tiun entuziasman krion de 1949: ke la traduko nepre superas la originalon; ne nur ĉar Pumpr enportis eĉ pli da mezrimoj, ol kiom skribis Havliĉek, sed entute, ...la paradokso de Auld fariĝis vero:

"La bapto de Caro Vladimiro" tradukiĝas en la ĉehan nur kun perdo, (Reto Rossetti, Literatura Foiro 84, p, 11-12).

Intervjuo de la slovaka rok-grupo Team:

"Ĉu vi trovas esperanton plene taŭga roklingvo?"

"Ni estis surprizitaj. Ni ne atendis ke ĝi estas tiel bone kantebla. Pavol supozis ĝin eble simila al la itala, sed ĝi superis ĉian atendon. En kelkaj momentoj la esperanta versio ŝajnas al ni pli bona ol la slovaka, senblage. " (LF 116, p.27)

Asteriks la Gaŭlo, traduko el la franca: ...la esperanto-versio ne povis utiligi similan rimedon pro la fakto, ke por tiu celo esperanto devus havi econ, kiu mankas (intence) al ĝi: regione kaj socie diversajn lingvo-tavolojn.

La traduka rondo sukcesis per pli sprita solvo, kiu eĉ superas la originalon, (Hans Grasseger, LF 120, p.50),

La fenomeno traduke superi la originalon estas tute konata, ĝi dependas de la tradukista talento. Sed ke tio eblas ankaŭ en esperanto, necesus iel pruvi per traduk-lingvistikaj eksperimentoj, ĉar la neesperantista publiko ne kredas tion. Intertempe mi proponas komune kolekti la subjektivajn impresojn (citaĵojn pri la konkretaj tradukoj) pri la traduko-lokoj, kie esperanto-versio superas la originalon. Mi proponas ĉion sendi al mi, kaj foj-de-foje mi publikigos la kolekton.

Mia adreso: <anatolog(a)mail(.)ru>
Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz