Legotrovaĵoj de Anatolo Gonĉarov

Publikita en REGo (Moskvo), 5 (12), 2002, p.11-17

/Prepozicioj rolas prefiksojn/

AL

Kion do vi deziras, se vi ne deziras pluresti kun ni? Pilgrimi suden mi deziras, aljenis Audun. El la islanda

Tien li alĉevalis kaj ekvidis alkuri kontraŭ si tridek ŝafinojn.

El la islanda

Ĝi konis siajn alsuprojn, stagnojn kaj falojn depende de la sociaj kondiĉoj.

Originale, ruso (B.Kolker)

Ŝi rigardis ilin de alte, aletendis flakonon de parfumo. El la franca.

Preskaŭ senescepte vendistinoj estis malsveltaj virinoj kun fortaj pulmoj kaj Di-donita rajto alfaŭki klientojn. Originale aŭstraliano (Trevor Steele)

Sian nuancitan voĉon, sian senduban fascinon li uzis kiel ŝlosilajn vortojn por malfermi timigajn pordojn, kiujn la tiamaj junuloj ne kuraĝis alproksimi.

Originale italino

ANTAŬ

Dum jarcentoj la fantastiko kun brila sukceso plenumis funkciojn de antaŭscienca variantumado. Originale, ruso (A.Fjodorov)

Ne trovinte la respondon mi rezonis: la psikaj antaŭemocioj estas longe kaŝitaj profunde en la koro kaj ne sentataj kiel konkteta sento.

Originale, Kartvelo?(Miĥail Ŝekerĝiev)

Aperis en la kapo antaŭdoloroЕ El la parolo de ruso (A.Gonĉarov).

ĈE

Kion mi povas skribi pri la revuo, kiu estis mia ĉekusena legaĵo de 42 jaroj.

Originale vjetnamo

Tiel ankaŭ nun ŝi restos, preparos festenonЕaŭ fariĝos birdo. "Fariĝi birdo!" ĉehaltas ŝia penso, "jes, fariĝi birdo. El la kroata

La sekvantajn tagojn, najbaroj festosalute ĉepasadas unuj la aliajn,... Originale, ĉino.

Post gekuna noktТ de dormo, //ekmateniĝas nun; sufloras//al ŝia subzonaĵ, ĉekuŝa manТ mentoraЕ. Originale (Christian Declerk) franco?

 

ĈIRKAŬ

Nur tiam li povis apenau ĉirkaŭokuli. Originale, japano.

Tri soldatoj ĉirkaŭkordonis la instituton. Ni jam ne rajtis eĉ veturi hejmen.

Originale, hungaro (I.Nemere)

Komence du el tri lingvistoj tute ne kuraĝis antaŭ Eco (Umberto) rekte alfronti la temon de esperanto, kaj ili klere ĉirkaŭparolis pri Leibnico kaj pri lingvaj malplimultoj, pri aliaj romanoj de Eco. Originale italo.

-Neniam mi koleros — asertis Don Quijote.

-Vi povas paroli libere, Sanĉo, sen ia ĉirkaŭfrazo. El la hispana.

Lin tro frue, for de lТ hejmo, ili tie ĉi sepultis,

Dum ankoraŭ junaj bukloj, al li blonde ĉirkaŭŝultris. El la germana.

Ĉirkaŭkomi la citaĵon. Originale ruso.

DE

En ĝi troviĝas observejo alta je 39 metroj, sur kiu vizitantoj povos derigardi la tutan ekspoziciejon. Originale, koreano.

La naturo ne plu tiel verdis, kiel dum la someraj tagoj. Estis veninta la deverda sezono, dum kiu la naturo ŝanĝas sian koloron de la verdaj tonoj al la flavajЕ

Originale, finnlandano

Sed ne okazis la nupto inter la katolika estonino kaj la juda hungaro, kvankam Cseh deŝtonis la vojon kaj provis forigi barojn. Originale, germano.

La informadiko kaj ties socia produkto "interreto", la unua fenomeno komunikadi en la historio de la homaro, kiu sukcesis sin debranĉi de la politika povo kaj kontrolo, sed ankaŭ ligas la naciojn, vivantajn en diasporoЕ Originale, polo.

EL

 

Ĉiuj vojaĝantoj eltujas sur la malvarman, glacian kovraĵon de la Tero.

Originale, kroato.

Nun oni lasas la fajron elvastiĝi kaj la fajrobrigadistoj alvenas, kiam ĉio forbrulis.

Originale, bosni-ano

Kaj senĉese promesadas la samon: savi la malriĉulojn per forta sana nacio kaj ellandigo de ĉiuj nesamnacianoj. Originale, germano.

Grandbritio vidis nur unu elvojon. Originlae, germano?

En la ombro de la savboatoj ankoraŭ moviĝis la fantoma figuro, foriranta antau ili. Tiam ĝi elvidiĝis.. Originale Deck Dorval.

Kaj paroli, tion Slamina scipovis. Li scipovis tion tiel, ke oni tiun lian ĝibon eĉ ne perceptis kaj liaj elrulaj okuloj ŝajnis preskaŭ belaj.

Originale, ĉehino (Eli Urbanova)

Kuŝante en la lito, li pensis pri tio kaj alio ĝis elkrepuskiĝo. El la ĉina.

Karaktero, ĉe kiu oni elripozas kvazaŭ en iu bone ekipita kaj hejtita montokabano.

Originale, sloveno

Li kuŝis sub nekonata granda arbo kun kelkaj ellacigitaj kamaradoj.

Originale, japano.

Plie, eventuale, kial ne elruzi duonan labortagon per falsa subita aĉiĝo de la farto?

Originale, hispano.

Inter la ĝis nun realigitaj esperantigoj de Lorca-aj elplumaĵoj elstaras propralume la splenda far, nia traduk-majstro... Originale, hispano.

En 1963 la E-grupo funkciigis E-kursojn kaj elkulturis nombron da aktivuloj.

Originale, ĉino

Kaj iam, kvarjara, la filo kun miro sciigis foje: " Paĉjo, ĉi tie el trueto io elskarabis!"

Originale, kvarjara ruso

Li enpenetris sian rustan Lancia kaj forbruis lasante ondojn da haladza elgaso.

Originale, italo aŭ/kaj hungaro

..,kiam li komencis elbobeni sentencojn kaj konsilojn.. el la hispana (Don Quijote)

FOR

(Еie perdiĝis la kolekteto..)

Baldaŭ li foraviadilis en Usonon.

Post fari la plej necesajn aferojn Sonja fortrajnis hejmen.

La birdaro rapide forflugilis suden..

Li, cetere, ne jam bezonis tiun virinon, post foramis ŝin.

Li forhezitis ankoraŭ kelkajn tagojn.

ĜIS

Ĝis-malfrua babilado — foje brua — malhelpis profundan dormadon.

Originale, iranano.

Tiu traduko montras ĝisdatecon de esperanto el teknika vidpunkto. Originale,?

Jam ĉe la ĝispaŝo antaŭ la angulo li pretigis sinЕ El la kroata.

Fanoro ĝisfingris la lastajn vortojn kaj eliris la ĉambron. (temas pri tajpado)

Originale, italo kaj/aŭ hungaro.

INTER

Je la naŭa ili decidis iom promeni kaj forte interbrakita la duopo paŝis tra la stratoj.

El la nederlanda.

La frazo sonis kvazaŭ magia tondro el feina interdento; okjaron paraliziĝa mi preskaŭ sidiĝis de sur la lito. Originale, ĉino.

De tempo al tempo doganistoj interkaptas grandajn sendaĵojn de drogaĉoj.

Originale, hollandano.

Kaj mi vere ne povas eltrovi kulturvaloron krom la literaturo, kiu povas interĉeni homojn diversnaciajn. Originale, hingaro.

KROM

Al ĝi (dometo) apartenis proksimume unu akreo da grundo kaj du-tri kadukaj kromkonstruaĵoj, kaj jen ĉio. El la skota (W.Aŭld).

Do, tiu doktoro X aĉetis la dometon de maljuna sinjorino, kiu vidviniĝis kaj ne plu deziris havi tiun kromdomon, ŝi ja posedis domon en la urbo.

Originale, norvego.

,private aĉetis nefunkciantan kinoteatron en WeferlingenЕkun salono, koktejlejoj kaj mulktaj kromĉambretoj. Originale, germano.

Doktoro Gulopex ridis. СMi ankopraŭ volus kromdemandi: ĉu ekzistas inventaro de la ŝip-apoteko? Originale Deck Dorval.

La socia idearo ("filozofio", se vi volas) de Zamenhof, Lanti, Privat — por mencii nur la plej gravajn — estis kromtuŝaĵo de iliaj biografioj, sed malofte objekto de apartaj studoj,Е Orginale N.Raŝiĉ serbo?bosniano?

KUN

Al tomboj de la kunsoldatoj//Mi volas fari la viziton,//Ni en tranĉeo, kazematoj//

Sakrante damnis la militon. Originale, latvo.

..,tamen mi ne povis dormi, do por mallongigi la lacigan vojaĝtempon observadis mi la kunpasaĝerojn. Originale, polino.

Por ripari la mondon, oni devas obei la ordonojn de la Biblio, de la Torao. Oni devas ami sian kunhomon kaj afable konduti kun li/ŝi..

Originale, usonano.

Post 71-hora aranĝo konstatiĝis, ke la plej longa kiso daŭris 54 horojn kaj du minutojn. La kunlipuloj, geedzoj Loreta kaj LinasЕ originale, litovo.

La sveda lingvo estas kunoficiala, lernata en lernejo, sed la komuna nacia lingvo estas la finna. Originale, hispano (Georgo Kamaĉo).

Malfacile ne sonĝi / / pri vivo kunvia, / / pri amo de vi. (el versaĵo).

Originale, svedo

Laŭ la iom komplika ĉina registara sistemo ĈEN Haosu estas paralela ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu kundecidas pri aferoj de la eksterlanda politiko.

Originale aŭ italo aŭ koreo?

Ĉi-foje ni vidas (en filmoj) la ĉiutagan mondon de droguloj el ilia vidpunkto, t.e. ni kunvidas kaj, certagrade, kunvivas ĝin. Originale, hispano (Jorge Camaĉo).

Atendas min vivo en la domoЕ, kiun fraŭlino Partout kaj mi kunaĉetis.

Originale, francino.

(Tо-тру"ничpть , со-ответствовpть, со-"ер—pть, со-виновен — kunkulpasЕ)

NUR

SEASKA zorgas ne nur pri la edukado en la vaska llngvo kaj progresiva enkonuko de la franca, sed ankaŭ pri la batalo kontraŭ nur-franca kultura etoso.

cxuoriginale (??)

,,, oni povas esperi, ke nur-galega ĵurnalo povos vivi.

Originale, galego.(hispano?)

Poste mi trovis kaj ekkonis grupojnЕPoste provojn ideologii esperanton (eksterajn kaj internajn), ĉar la nur-lingvo estas spaco malplena, do neakceptebla,Е

Originale, polo.

..la karaktero de esperanto kiel tuto dekomence estis determinita. Ĝi ekzistas nur kiel kontribuo al paco, al internacia kompreniĝo kaj interetna toleremo. Nurlingva Esperantio ne ekzistas. Originale, hungaro.

Nuntempe la materiala kaj nurekonomika pensado de la homoj precipe en la industriaj landojЕ Originale, germano.

Ĉe la fino de la volumo oni trovas 49-paĝan indekson, kun trovlokoj, kaj de la kapvortoj kaj de la vortoj nurenartikolaj. Originale ĉeho.

PER

Mi ne subfalis al la malbona sorto! Mi evitis morton permalsatan, kaj vivon peralmozanЕ El la pola, (LL.Zamenhof).

..kies posedon, eron post ero, ŝi multjare perstrebis. El la hindia.

Dum ŝi iris antaŭen senbrue, ŝajne senĝene, mi kun peno perknaris antaŭen sur antikva, iam-nigra rusto-riĉa praciklo. Originale, svedo.

"Sinjoro" diris tiu panjo, kiam mi trankviligis ŝin iom, "vi estas poeto; pro via amo al homo mi perĵuras vin, savu mian filon". El la ĉeĥa.

PLEJ

Еdes pli, ĉar vi devas esti plejekzemplulo por ĉiuj ni kaj por la popolo.

El la serba

Tiom da tempo li estis droninta en tiun projekton en sian plejamon.

El la serba (Jovan Zarkoviĉ)

Jen bela stilekzerco por gvidi tiujn sencacojn sur la literaturan terenon kaj elĉerpi la plejsukon tra kvar malsamaj filtroj. Originale, hispano.

Se ni ĉiuj aktivos, ni povos rapide iĝi la plejklubo de nia E-asocio.

Arbitre, A.Gonĉarov.

PLU

La pludono de la torĉo. (Titolo en la revuo "Esperanto")

Strikado estas laŭ ili strat-terorismo kaj eĉ plustrikantoj devas esti enkarcerigitaj

laŭ ili. Originale, Jakvo Schram.

..mi volus nun ligi la ĉi suprajn ideojn de Daaŝ al du aliaj pensejoj. Kaj peti vin plupensi prie. Originale, hindiano.

Kaj ĉu iom postulema leganto povus ignori lingvajn malglataĵojn kiuj malhelpas fluan plulegon? Originale, hispano.

POR

La por-ŝtonuloj venkis.sed kiu gvidos la konstruon. (Originale, skoto.)

..,iuj lernantoj sukcesis akiri lektorecon, aliaj fariĝis por-magistriĝaj studentoj.

Originale, ĉino.

Li ne kontraŭparolis al Hamada, sed ankaŭ ne porparolis. (Originale, japano.)

Unue li enmetis kompresoran tubon en portruon, kaj premaere liberigis kontaktilojn.

El la serba (Jovan Zarkoviĉ)

 

POST

Ankaŭ la postmilito ne finiĝos ĝis ĉiuj el la suferintoj ricevos la kompenson morale kaj fizike. Originale, japano.

"Kial vi ne faris viziton ĉe mi post la reveno?" "Pro posttimo". Orginale, ĉino.

Jes, en la sama dato 20 jarojn post Pikka, pro la postmalsano de la atombombo.

Originale, japano.

Tiuj scenoj saturas niajn filmojn celantajn memorigon de naciaj herooj kaj edifon al postgeneracioj. Originale, ĉino.

Posttagmeze la administracio, suferanta postebrion,Е El la angla.

Postkomencanto estas — same kiel en tiu franca proverbo — io inter fiŝo kaj krabo, la plej komplika stato de Esperanto-estado.

Originale, kroatino (Spomenka Ŝtimec)

Ni manĝis iom. Postbabilis, komente pri la vespero, la nokto. Origin. Holland.

Doktoro Gulopez postokulis ŝin kun stranga esprimoЕ Originale, Deck Dorval

Kion sciis tiu nana olduleto kun sia aĉa aldviolono, per kiu li kiel la eterne dua persono ĉiam nur postzumis la muzikon luditan de aliaj. El la hungara.

PRETER

..tio ne estas en la Fundamento, do estas preterfundamenta, estas ja kontraŭfundamenta. Originale, italo.

Marta kaj mi preterlaboraj. (artikol-titolo). Originale ruso.

"Ho, Perlo! Mia princineto, mia preterpreza Perlo! Vi ja estas filino de reĝo..

originale, anglino (Marjorie Boulton).

Е,iliaj estroj kaj armeoj, enpensigas paralelaĵojn niatere kaj donas al la libro preterprezan aktualecon. Originale, novzelandano.

Litova Demokrata Laborista Partio — preterrapidis kaj superis la Litovian Popolfronton.. Originale, litovo.

La novelo, aliflanke, sorbis preskaŭ la tutan atenton de la prozistoj, dum la romanon oni preterzorgis. Originale, hispano(portugalo?).

Tutklare kaj surprize montriĝis ke la movado en Aŭstralio brile pretervivis la organizadon de la 82a Universala Kngreso. Originale, Margaret Furness.?

Dudek dolaroj ĉiusemajne ne pretersufiĉas. Elspezoj estas pli grandaj ol ŝi antaŭkalkulis. El la angla.

Kompreneble oni povas certagrade ilin pretervidiЕ tamen ili ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos. (?kies)

PRI

Kio do mi estas? De kie mi devenas? Prirespondo ne estas ebla. Aldone mi diru,Е

Originale, hispano.

Ĝenerale la amo eĉ sen pripreĝo povas ricevi dian graconЕ El la japana.

Tina , la funebranta vidvino, sentis sin ankoraŭ juna, sentis sin ŝatinda floro.Ŝi estis prikonscia kaj ne rezignis velkadi en soleca melankolio. Originale, hispano.

-Sed kian laboron? - Nenian priideon mi havas. Originale, franco.

Ili decidis priscii la aferon. Kvindeko da viroj kaj junuloj ekiris kun bonaj ĉevaloj kajЕ Originale, brazilano.

..,oni spertis ke Esperanto fakte estas ideo de la dua speco — "sintrudema absurdnocio", kies potencon pripoemis Sĉulhof, Kalocsay kaj AuldЕ

originale, kanadano.

Ŝi priungis mian vizaĝon. Mia peruko falis, kaj ŝi gapis al mia nuda kapo.

El la angla.

Kvin minutojn poste ŝi prihurlis al li piĵamon. "Senvestiĝu, vestu al vi la piĵamon,..

Originale, David Curtis ??

SEN

La omnibusoj staras en la arbara senarbejo sur la vojo. El la estona.

Multaj sendormis tranokte, eluzante sian ŝancon ekkoni novajn homojn kaj amikumi.

Originale, koreo.

La vivo ŝajnas al ŝi peza kaj senmorgaŭaЕ El la pola ("Quo Vadis")

Marta. Tiu sola en la iama patra hejmo, kudras kaj teksas dum la tuta tago por vivteni sin, katenita al endemia senĝojo. Originale, (Liven DEK?)

Estis la plago por Koreio — pereis multaj animaloj, mortadis pro senakvo legomoj, fruktoj.. Originale , ukraino (E.Kovtonjuk)

Usono, Aŭstralio, grandaj partoj de Afriko kaj Orienta Eŭropo liveras preskaŭ senfinejon da "libera" ebenaĵo herbejoj k.s. por surteriĝi.Originale, nederlandano.

Mortkondamno ne ĉefe pro la mortigo sed grave pro mia senlarmo dum la entombigo de la patrino..kiu mortis ĵus antaŭ la kazo. Originale, ĉino.

SUB

Ŝiaj oreloj staris kaj ŝia vosto estis rigida. Poste ŝi subbojis kaj komencis snufi apud la pordo. El la skota (William Aŭld)

Kiom da faktoj mi malkovrisЕKaj mi subsentas multon, kiun mi iam rivelos al la scienca mondo.. Originale, franco.

"Kio okazis al vi?" Ŝŭej diris subvoĉe: "Morgaŭ mi aliĝos al la distrikta trupo..

El la ĉina.

..,estas specifa problemo nepre ne subestiminda, ke islamo kiel religio estiĝis post la ekesto de kristanismo. Originale, nederlandano.

Tiun okazintaĵon la familio de Е tenis ĉiam sekreta. Pri tio subsciis nur malmulte da personoj. El la ĉina.

-Ne moku. Kelkaj ideoj subkuŝas viajn novelojn, kaj ĉi-tiuj produktoj de via plumo ne ilustras ilin,.. Originale, hispano (Georgo Kamaĉo)

..;la ordenaj gevivantoj interesiĝas krom pri esperantologio, nur pri subjupo kaj subkalsono. Ĉu la aŭtoro ne havis alion ol erotikon por priskribi homajn vivojn.

Originale, japano.

SUR

Mi eltenadis ĝis la tago, kiam mi survangis mian mastron, kiu estis fortirinta min en keloangulonЕ Originale, ? (Simon Boniol).

..mi persone toleris jam sufiĉe. Mi sopiregas doni al vi surnazon.

Originale, novzelandano.

..mi brodis ĝin por vi antaŭlonge. Ĉu vi volas ĉion surprovi? El la franca.

Sur la tersurfaco videblas multe da krateroj. Tio pruvas, ke tiaj elkosmaj surtrafoj ne estas maloftaj. Originale, germano.

..la sep plej grandaj pecoj trafis en oceanojnЕTiuj estas ŝtonoj, kiuj estiĝas pro la varmego kaŭzita de la surbato.. Originale germano.

TRA

Dum tranokto, li redaktis, printis, dissendis en la reton ĉiutagan konferencan informilon. Originale, francino.

Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Originale, anglo, (Cezaro Rossetti).

Due mi ŝatas atentigi pri kelkaj koboldoj kiuj trapetolis mian novelon (temas pri preseraroj). Originale, portugalo.

Estis larmoj ĉie, sur la trakuseno, sur la ĉemizo, sur la rando de Е El la franca.

TRANS

Kaj transdiru al ili, ke en nia patrujoЕ Originale, kroato.

Male Manuel de Seabra venis al Barcelono kie li vivas ekde 1954 kaj, lingva transfuĝinto, verkis. Originale, Marie-Frane Borot?

Post nur dudek jaroj, la spertaj dezerto-militistoj, Е transfuriozis la limojn de siaj najbarojЕ Originale, germano.

..la knabinoj mem, ĉiu el ili oferanta siajn vundojn, dolorojn, agoniojn; kaj ĉerpanta el la ofero dolĉan ĝojon transtiman. Originale, hungare, longege enfrancia.

Sekve oni trovis la solvon disdoni al la gajnintoj portretojn de Hajoŝ kun lia propramana subskribo: jen denove io same transformale alia ol doni ordenojn..

El la hungara.

Por transponti la problemon li simple proponas majuskligi la "ĉapelitajn literojn".

Originale, ?

..por pridiskuti kandidatojn por diversaj postenoj kaj la aranĝojn farendajn por certigi transponton de la laboro de la malnova al nova stabanaro.

Originale, anglo, longege en-Usona.

TUJ

La artisto Flers reprezentis ŝin sur flankmuro de domo, tujproksima al strartangulo.

El la franca.

En nov. 1986 la Eŭropa Parlamento akceptis rezolicion por asigni 50 mil ekuojn por starigi "tuj-brigadon" (anglr: flying squad) de fraŭdkontrolistoj.

Originale ?.

Е,kaj preparis por ili kafon el tujpreparaĵo. Originale, japano.

Antaŭ mi tujtago vele // Uzas ventojn — punkto pinta // Dige inter tempajn marojnЕ

Originale, ruso (Ivan Naumov).

Еpri posedo de nur unu ĉifona vestaĵo kaj nasko de tujmortontaj beboj. Originale, ? (Green Will)

Li estas tujfara homo. Originale, ruso (A.Gonĉarov).


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz