La lango ne turniĝas
diri tion ruse

Literatura Foiro, 166 (apr. 1997), p. 93-94.

Jam dekok jarojn mi ne loĝas kune kun mia filo, kiun mi celis denaska esperantisto. La tre malofta fenomeno de esperanto-denaskismo devigis min pre-ni la plumon por komuniki la sperton, miajn sukcesojn kaj malsukcesojn.


Alparoli la fileton en esperanto mi komencis ekde lia alveno el la naskejo. Dank' al la severa memdisciplino (nenion diri ruse; kaj poste - ne kompreni lian rusan) mi havis brilan starton. Kiam li fariĝis unujara ni ekkonversaciis esperant-lingve. Samkiel ĉe la instruado al plenkreskuloj, mi parolante ofte kreis ridindajn situaciojn: novaj vortoj ŝercoride enkapiĝas multe pli firmaj. Sed du miaj samurbaj amikoj-esperantistoj jam de la komenco ne sukcesis: krom esperante, ili parolis kun la infanoj fojfoje ruse. Rezulte, la infanoj ĉion bone komprenas en esperanto, sed responde ĉiam glitas al la rusa lingvo. En la kapo de la denaskulo la bildo de la patr(in)o devas esti firmege ligita nur al esperanto.

Mi tre bedaŭras ne havi tempon noti ĉiujn interesajn lingvaĵojn de la filo. Nepardoneble! Multo forgesiĝis, sed mi rememoraslajenon. Foje mi diris al la filo: "Jen estas kemia uzino." - "Jes, - konsidereme rediris la filo, -kevia uzino." - "Ne, filĉjo, kemia.,." - "Mi komprenas, kevia..." Necesis aparta klarigo. Kaj iam kvarjara li kun miro sciigis foje: "Paĉjo, ĉi tie el trueto io elskarabis!" La frazon mi ofte mencias dum miaj prelegoj pri esperanto. La nocio elskarabis en la rusa revorteblas same per unu vorto kaj signifas t.n. infananlingvon - do neserioza, neuzata en la literaturo.

Siatempe mia instruisto de esperanto diris, ke ellasi la artikolon la ne estas tiom grava peko. Dum la unuaj miaj jaroj kiel esperantisto ankaŭ la vorton sia mi uzis ne ĝuste. Post du-tri jaroj da alparolo al la filo, mi komprenis la gravecon de la kaj la ĝustan uzon de sia. Sufiĉe pene kaj longe mi korektis min, sed la filon necesis korektadi dum kelkaj jaroj. Jen kiel gravas alparoli la denaskulon senerare!

Daŭre sentiĝis la problemo pri hejmaj terminoj. La filo ŝatis manlabori kaj por pluraj maninstrumentoj mankis terimnoj. Se ni kunturistis - mankis nomoj por pluraj floroj. Oni devis ellabori propran hejman terminaron.

Ege mankis infanaj libroj. Mi devis adapte traduki ruslingvajn legaĵojn. Sed kiam mi komencis instrui lin legi en esperanto, mi ne sukcesis. Nu, eble ankaŭ mi ne tiom insiste instruis la esperanto-legadon, ĉar ofte mankis tempo sed estis, laŭ mi, du kaŭzoj. La unua - li jam scipovis legi ruse kaj ĉiam (kiel ajna infano) glitis al pli malpeza (lego)laboro. La dua - sentiĝis la manko de infanaj libroj en esperanto. Mi opinias, ke oni devas legoinstrui al denaskuloj esperante antaŭ ol nacilingve. Nu, kaj necesas multigi la libro-oferton al la denaskuloj. Tial ankoraŭ nun aktuale staras la neceso verki, traduki, eldoni por niaj denaskaj esperantistoj.

Liginte la filon al la lingvo, mi ne ligis lin al Esperantio. Ĉiam mankis mono, ofte eĉ por miaj proesperantaj veturoj mi prunteprenis. Nur la lastan jaron, kiun ni loĝis kune, mi veturigis la filon al esperanto-tendaro. Tiam li estis jam 15-ara.Kiom grandis liaj okuloj spertante esperantistan etoson, ke fine li diris: "Paĉjo, kial vi neniam prenis min al esperanto-tendaroj?"

Baldaü mi devis forlasi la familion kaj liaj ekkonatiĝoj kun esperantistoj ne estis daŭrigitaj. Nun la filo ne sentas sin esperantisto, esperanton li parolas nur kun mi, ne ofte. Do, mi komprenis, ke ne sufiĉas nur la instruado. Endis ekde frua aĝo enkonduki lin en nian esperantan mondon (eblas eĉ diri, en nian etnon).

Jam tiutempe mi sentis bezonon je reto de la denaskulaj gepatroj, kiu helpu min per interŝango de sperto en la esperanto-edukado. Ankoraŭ aktuala estas la grava tasko eltrovi kaj helpi izolitajn esperanto-gepatrojn, ĉar nur en Rusio mi konas plurajn tiajn, pri kies ekzisto neniu scias.

Post kiam la filo, jam studento, ekloĝis en mia urbo, eknecesis, ke ni parolu la rusan lingvon. Sed baldaŭ ni konstatis, ke post la ruslingva komenca parolo, ni ĉiam transiras al esperanto. Plurfoje ni ambaü celis kapti la momenton de tiu ekŝango, sed neniam sukcesis. Je nia amuza miro! Nur post duonjaro da niaj sporadaj, tamen preskaŭ ĉiusemajnaj renkontiĝoj, ni interparolis konstante la rusan lingvon. Tamen, kiam necesas nomi min pačjo ruse, mia filo ĉiam diras tion nur esperante. La lango ne tumigas diri tion ruse...

Anatolo Gonĉarov


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz