Unueco estas enua eco

En 1990 mi forlasis la aktivadon en SEU (nun REU), seniluziiĝinte pro la negativa rilato de la vastigita estraro de SEU al mia propono sistemteorie restrukturigi la landan movadon fronte al novaj kondiĉoj [1]. Ekde tiam ne preparinte sin al ŝanĝoj en la makrosocio, REU ruliĝis al malprospero.

Feliĉe jam ekzistis memstara Urala esperantista societo (UES), poste REA, kiu intue, sen teorioj, komprenis, ke la asocio devas apogi sin ne je kluboj, sed je individuoj, kaj ke la individuoj bezonas operativan informadon, sed ne direktivojn. REA dinamisme evoluis, dum REU same dinamisme malevoluis perdante membrojn. Pluraj kluboj malaperis ne pro tio, ke la klubanoj forlasis la movadon. Plej ofte malaktiviĝis la klubestro aŭ perdiĝis la kunvenejo, kaj la klubanoj ne havantaj rektajn ligojn al la asocio, restis blindaj kaj surdaj. REU ne perdus la homojn, se jam en 1990 ĝi transirus al la individua membreco., La plej iniciatemaj klubanoj sukcesis trovi vojon al la asocio. Sed jam al alia asocio - REA. Centoj da aliaj klubanoj perdiĝis el nia vido kaj trovi ilin estas problemo, pri kiu neniu okupiĝas.

La alia "peko" de SEU/REU-estraro estas ke ili, anstataŭ gviduma babilado en siaj kunvenoj, ne faris la plej gravan aferon - operativan informadon. Karaj gvidantoj, donu informojn, kaj oni mem decidos ĉu organizi iun grupon aŭ renkontiĝon, ĉu aĉeti libron aŭ servon, ĉu preni iun respondecon k.t.p.

La rolon de la landa esperanto-asocio mi vidas en tri direktoj: 1. reprezenti la movadon en ŝtataj instancoj; 2. urĝa informado; 3. organizo de ĉiujara kongreso (kie la diversaj organizaĵoj kaj individuoj povos kunlaborige diskuti, kontrakti, koncerti, liberforumi ...) Lasu ilin sen moskva aŭ urala gvido! Kiuj bezonas gvidantojn tiuj trovos ilin per informilo aŭ en la kongreso, trovos ne abstraktan vicprezidanton aŭ estraranon, sed konkretan teamon pri ŝatata-preferata problemo.

Same la homoj pli volonte oferas monon, sciante kiucele ĝi servas, sed ne perdiĝas en abstrakta asocia kaso.. La uralanoj pere de la plurcela sistemo kolektas monon, kiu ne venus al la asocia kaso.

Kio nun? Absolute prave REA proponas al REU unuigi nur individuajn membrojn, farante memstaraj la ceterajn partojn de REA [2]. Vere, mi vidas la bezonon de la proponata Ruslana Esperanto-Centro nur en rolo de biblioteko, arkivo kaj instruado (samkiel en Svislando). Frue aŭ malfrue, iĝos memstaraj eldonejo, libroservo kaj turisma servo. Tio okazos, kiam la instruado de esperanto financos la centron.

Similaj centroj estas bezonataj en aliaj landopartoj. Ĝuste tiuj centroj iĝos fokusoj de la regiona agado, kies gravecon substrekas REA [2].

Malgraŭ malapero de pluraj e-kluboj, ties rolo ne iĝos akcesora, kiel supozas la nuna prezidanto de REU [3], sed ĝi iom modifiĝos. La loka klubo instruos esperanton , membrigos novulojn en la landa asocio, donos adresojn de la esperantaj servoj kaj organizoj - ĝi enkondukos en esperantion,, kiu ne devas, kiel ofte estis pli frue, limiĝi per la klubaj muroj. Kiam la klubano superkreskos la kluban nivelon kaj ĉesos viziti la kunvenojn, li restos ligita al esperanto per la asocia informilo, librolegado, abonoj, diversaj servoj aŭ partopreno en iu kultura esperantista organizaĵo.

Necesas iom pli larĝe diri pri la esperanto-kulturo. La landa movado plifrue subtaksis tiun gravegan rolon. Rezulte perdiĝis la homoj, por kiuj tedis la kluboj kaj tendaroj. Sed ekzistas interesegaj kulturaj fenomenoj, pri kiuj povas okupiĝi tutaj grupoj: tradukado kaj tradukologio, esperantologio, historio de esperanto ... La anoncoj "Kiuj volas okupiĝi pri ... skribu al ... estu regulaj en niaj informiloj.

Mi vidas multajn eblajn esperantistajn organizaĵojn: kluboj, tradukistaj grupetoj, konsilio de klubestroj, instruista grupo, esperanto-centroj, korespondaj kursoj, ensembro, koruso, rokgrupoj, tendaroj, esperantologia kolektivo, , sponzora financa societo <...> Kelkaj jam ekzistas, aliaj funkcias internacie, ceteraj atendas ekgvidanton. Kaj ĉio ĉi ne enkadre de iu asocio (sub ties estraro), sed unuigitaj neformale, informe kaj kunlabore. Tio ne estas mia eltrovo, sed skemo de tipa alternativa organizaĵo [4].

Plejparto de esperantistoj membras ankaŭ en tutlanda organizaĵo, per tio reprezentataj en landaj instancoj kaj internacie. Ĉiujare esperantistoj kunvenas en la landa kongreso.

Floru cent floroj!

Referencoj:
1. A.Gonĉarov, Esperanto-movado kiel sistemo// Eventoj. 1994, 47.
2. Korĵenkov A. Uralanoj eksplicite esprimis sin por unueco// Ruslanda Esperantisto, 1994, 5.
3. Ananjin A. Esperanto-movado en Rusio: iom da teoriumado// Moskva Gazeto, 1993, 16.
4. Revesz S. Esperanto kaj novtipaj sociaj modeloj// Literatura Foiro, 1989, 118.

Anatolij Gonĉarov

Ruslanda Esperantisto, 1994, 9, p. 1-2.


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz