TRADUKA LINGVAĴO DE J.ZARKOVIĈ

Anatolo Gonĉarov
LA GAZETO - n-ro 30 - 31 okt 90, p. 25

Kiuj multe legas esperant-lingve tiuj sentas ke la esprimivaj eblecoj de la lingvo po iom pli kaj pli vastiĝas. Precipe el du fontoj: nacilingvaĵoj vortumitaj esperante kaj pli funda eluzo de la gramatikaj eblecoj.. Se la unua fonto estas riĉa la dua ne ofte renkonteblas. Des pli kontenta mi notas en mia legovojo renkontiĝon kun la libro de D. Mikuličič "0"kaj aliaj rakontoj', tradukitan de J. Zarkovič el la serba lingvo (eldon, IKS, Zagreb, 1988). Mi mem ŝutu freŝe-plaĉajn por mia orelo vortojn: plusplenumita, plusdiris, nulvortu, pensodrona, mortidevaj, tempoperdas, samkia, samkiel, ĵusovo, ĉioseno, kielo ktp. Ĉiuj el la vortoj bone kompreneblas propranocie, iuj postulas kuntekston kiel la lastaj du :

"Unu (meteoro) estis tute blanka, brilblanka, unu absolute nigra, velurnigra, ĝi estis ĉion sorbanta en sin, en infinitan profundon de ĉioseno,sen surfaca koloririzo, sen rebriloj, sen grizecoj. Nur nigra senfunda vortico". "Stelo kajGeo estis nova fajrotipo kiu eble ekflagros foje en kielo absolute neatendata de ni".

Jovan Zarkovič iel freŝe rompas nian jamkutiman uzadon de afiksoj : "disĉifoni la kurten-nigron", kiuj vidis la stacion eriĝe ŝirata de furioza forto, dum li tenis ĝin maldise per la nudaj manoj, li - goliato disstreča pro la doloro", "ŝi neproigis hazardon, reguloigis ludon", "komitataj kunvenoj ... priantaj raportojn kaj diagramojn"; aŭ kuraĝe gluas adverbojn kaj prepoziciojn al radikoj : "plejekzemplulo", "plejamo", "estas trovitaj kelkcent ĉuvivajhomoj", "demandoj ĉukasitajĝuste en tiuj kosmaj radieroj", "eligontaj jaminfanoj, "venis porparoloj', "enmetis kompresoran tubon en portruon".Ĉitie mi (ĉu nur mi ?) sentas iun psikolingvistikan fenomenon. Nia homa cerbo kutimiĝis percepti post ĉiu vorto ties nocion (nociobildon). Konsekvenca ĉeno da vortoj (da nocioj) bildigas al ni situacion. Ju pli mallongas la ĉeno des pli poezieca aperas la lingvaĵo. Vi nur komparu du frazojn: tiun de Zarkovič kun la vorto "ĉuvivaj" kaj de mi arbitre verkitan : "estas trovitaj kelkaj homoj, pri kiuj ne klaras ĉu ili estas vivaj aŭ ne".

En la tradukaĵo J.Zarkovič eksperimentas ankaŭ ŝparema. "Mi, estiel prezidanto, devas rememorigi vin". La vorto "estiel" signifas "estante kiel". Li fofojas ne uzi la sufikson "ant" esper ke la kunteksto ne erarigos. Legu kelkajn ekzemplojn : "oni pluseksperimentas cel malkovri en la homo imunan mekanikon", "la papirusojn... ili ne trovis, mi rulumis ilin form zono ĉe mia korpo", "speciala programo rilatis serĉon de eksterteraj civilizacioj, cel kio oni uzis grandegan raditeleskopon", "Nela fingrolevis poz profesoro", "televidilaj ekranoj uz kiuj en la stacio oni....". Komence similaj kastritaj vortoj ŝokas, poste la percepto fluas glata. Dum verkado de ĉi artikolo ĉe mi iom spontane elfluis "esper" anstataŭ "esperante".

J. Zarkovič apartenas al esperantistoj kiuj donas novan vivon al la prefikso "mal" sed pri tio temu pli larĝe en alia fojo. Nun mi volas iel akiri aliajn tradukojn de J. Zarkovič, kio ne facilas por nepagipovanoj. Kaj la priskribitan libron, kiu krom bela lingvaĵo estas ankaŭ enhave interesa (scienc-fikciaj rakontoj) mi rekomendus legi al ĉiuj anoj de Esperantio.


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz