Talenta Peceto de la Mondhistorio

Mary WEBB: "Malbeno kara",
elangligis Grace Kirkwood,
editoris Donald Broadribb Bookleaf Publishing, 1994, 120 p.

Recenzo aperis en: LA GAZETO - n-ro 76 - 30 apr 98, p. 22-23

Ĉu povas esti malbeno kara? Jes, ja! Eĉ al recenzado tio aplikeblas. Ricevinte la libron recenzocele jam en 1996, mi ĉe la eklego trafîs pezan viv-situacion. Estinte senhejma mi iĝis senlabora. (Kulpigi iun ne eblas, mi ja mem oferis monozan karieron je plentempa por-Esperanta laboro.) La libro flankenŝovita, labor-serĉa kurado, perlaborivaj ideoj, streĉa ekkomenco, l4-hora surpieda laboro sekvas, tute sen ripozaj semajnfinoj. Sentante recenzistan respondecon, mi kelkfoje legatakis la libron jen-kaj-jene deŝirante duonhoreton. Sensukcese - la dialektaĵoj stumbligas, la neĉiutaga legado forgesigas. Mi malbenis la konsenton recenzi, kaj la vivon pezan.

Sed jen heliĝis la horizonto - mi perlaboris propran ĉambreton, kaj poste denove senlaborulas, ĉar la piedoj ne eltenis la ŝarĝon.

Kvazaü punlaboron mi rekomencis la recenzocelan legadon, sed finis tion legodrone! "Ja's", dirus la ĉefa heroino de la verko. Dank' al ŝi, Pru Sarn, mi riĉiĝis scii la vivon de vilaĝa Anglio en la komenco de la 19a jarcento. Preskaŭ taglibra fideleco de la rakontado tiom bildigis la vivatajn situaciojn, ke mi iĝis nevola kunpartoprenanto, kunsuferanto.

Neatendite heredinta bienon, juna Gideon paŝis el infaneco tuj al aĝula vivlaboro. Obstin-karaktera, li metis antaŭ si celojn el kiuj gajnus vivplifaciliĝon ne nur li, sed ankaŭ la fratino kaj patrino. Ĉiuj laboregas abnegacie. La fratino sukcesas ankaŭ plenigi la taglibron, kie krom la okazantaĵojn, ŝi majstre bildigas la ĉirkaŭaĵon.

Mi ŝatas elskribi komparojn freŝe-novajn por ke la slavoj komprenu. Da tiuj abundas: jenas nur kelkaj: "...kaj la planko malglatis kiel ŝtorm-akvo",

"... senmovaj kiel musoj kiam Katinjo preterpasas", "Ĉio estas reala kiel ĉiutaga pan'", ".,.frakasas nin kiel ĉarrado frakasas spikon de tritiko", "silento, kiu pli kaj pli fariĝis solida kiel glaciiĝanta akvo aŭ acidiĝanta lakto". Per similaj komparoj ni penetras la nacian animon kaj pli-riĉigas la propran pensokosmon. Kaj kiom saĝas la pluraj proverboj, kiujn mi ne konas en la rusa lingvo: "Feliĉo kaj pigreco ĝemelas." (jesja!), "Ju pli oni volas ion, des pli oni kredas ke aliaj tion volas." (Jen, finfine la leĝo de ĥaosa tradukado al Esperanto), "Nur malsaĝuľ ĉerpas kaj ĉerpas el seka puto." (Pluraj E-samideanoj ĝis nun uzas la malnoviĝintajn taktikojn E-agadi!), "Selu viajn revojn antaŭ ol rajdi ilin." Nia E-esprim(m)aro ĉiulibre ĉiujare ĉerpas kaj ĉer-pas penso-nociojn el la naciaj plenakvaj putoj kaj jam pli riĉas ol ajna nacia esprim-lago.

El dialektaĵoj (da ili nur ĉ. 60) mi povus formi du grupojn. La unua (pli granda) estas tuj bele komprenebla, ekz: pejtro (patro), ambe, hodie, hajmo (hejmo), tivorto (tiu vorto) k.s. Pli komplikas la dua grupo de dialektaĵoj, ĉar forestas la unuaj literoj: tal = antaŭ ol, taŭ = antaŭ; aŭ kiam estas anstataŭigitaj pli ol unu litero: jadi = je Dio, displui = disputi, koce = kaj cetere, maltaŭ = malantaŭ. Do, tiuj estas sampaĝe glosataj kaj fine de la verko estas plena alfabeta listo.

Mi ne scias kiel la anglaj dialektaĵoj prononciĝas, sed en Esperanto ne ĉio direblas glate. Ekzemple: Ja's ĉu m n ĵuris?" , aŭ "...ka ŝ trafe rigardis." Ĉe similaj lokoj mia menso aŭtomate aldonis vokalojn. Siatempe miaj E-klubanoj en Barnaul (Siberio) amuziĝis per la kluba dialekto, kia ekz: "Ču vi vo' ma' ?" Niaj klubaj dialektaĵoj estis ĉiam kompreneblaj dank' al la respektivaj situacioj. Ankaŭ vi komprenus la supran ekzemplon se ni preterirus manĝejon nesataj, aŭ vi aŭdus ĝin en manĝotempo.

Kaj jen, deksep jarojn post tiu klubado, antaŭnelonge venis al mi folio da mesaĝetoj verkitaj de miaj diverslokaj E-geamikoj kunfestenintaj en IF-l4 (Trier, Ger-manio). Volodja Ebel skribas: "Anatoľ! Ču vi min memo'? Mi estas la 'Eble Ebeľ, via lernanto. La guston de via krataga teo mi ĝis nun konse'. Fartu bo'! Bonvo' info' pri vi." Mi konsilus al tradukantoj de dialekto laŭte prononci 'tivortojn' por vidi la elparolebon.

En la verko estas priskribitaj de Mary Webb la tiama naturo kaj animala mondo (vi lernos plurajn birdonomojn). Leginte la ĉapitron Libeloj mi rememoras pri ties ekzisto, ĉar ekde frua infaneco mi ne plu vidis ie ajn ilin (ekologio!).

Finante la legadon de la libro mi estis kortuŝita de la okazinta tragedio. Ja eĉ mi antaŭtempe sentis (kaj prognozis) la minacon, verŝajne ĉar la lastaj generacioj homaj alkutimiĝis al la bezono antaŭsenti homajn fiagadojn, sed ne niaj infane-fidemaj prauloj.

La libro Malbeno kara resume estas leginda por tiuj kiuj: 1) ŝatas pliriĉigi sian pensokosmon, 2) volas rememori la propran adoleskon, 3) ŝatas belan literaturon, 4) deziras koni pluan peceton de la mondhistorio.

Cetere, antaŭ ol legi la libron, rekomendindas konatiĝi kun la postparola ĉapitro Pri la traduko.


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz