PRI TRADUKISTA INTERHELPO

Vi legos mian tradukon el la renoma rusa verkisto Vasilij Ŝukŝin. Lia lingvaĵxo, riĉa je t. n., popolaj diroj kaj maljunule elparolataj vortoj, tradukiĝas nefacile. Estante adepto de esperant-igo de etnolingvaj idiotismoj, kiujn la kunteksto bone helpas kompreni, kaj kiuj ebligas al la leganto pli intime kompreni la nacian spiriton, mi lasis plurajn el ili E-veste. Mi volus kontroli la tradukon ĉe alilingvaj spertaj tradukistoj, sed elserĉi tiujn kaj malrapida poŝto postulas multan tempon. Tial mi petas kritikon nun kaj proponas ankaŭ al aliaj tradukistoj doni post la traduko sian adreson por peti-ricevi kritikajn rimarkojn. Fakte, se iu volas traduki kaj eldoni rakontaron endas (ideale) ĉiun rakonton anticipe aperigi en beletra E-revuo, petante kritikajn rimarkojn. Nur poste, surbaze de la rimarkoj, relabori la tradukojn kaj eldoni libroforme.

Nun mi proponas min por kunordigi 'tradukistan interhelpon'. Tradukemuloj dezirantaj kontroli alilingvajn tradukojn kaj kontroligi la proprajn skribu bonvole al mi vian adreson kaj denaskan lingvon. Ankaŭ kiu jam bezonas kontroligi (kiompaĝan?) sian tradukon. Pli poste nia kreiĝanta kolektivo eble entreprenos aliajn interesajn iniciatojn.

Anatolo Gonĉarov, <anatolog(a)mail.ru>

MALFELIĈO

Vasilij ŜUKŜIN
elrusigis Anatolo Gonĉarov
LA GAZETO, n-ro 54 - 15 okt 94, p. 21-23

Fojfojas somere la tempo kiam tiel odoris la absinto ĝis freneziĝi eblas. Tio precipas ial dum noktoj. La luno lumas, silento. Maltrankvilo en la animo, langvoro. Kaj pensas oni dum tiaj grandaj, helaj, venenaj noktoj libere, aroge, dolĉe. Eĉ ne pensas, sed io alias: ĉu ŝajnvizio, aŭ ionatendo. Kaŝonestas mi ie en legomĝardena posto, inter lapoj - en la koro eĉ malpulsaj momentoj pro la neklarigebla mistera ĝojo. Bedaŭrinde malmultas tiaj noktoj en nia vivo.

Unu el similaj noktoj enmemoriĝis al mi por la tuta vivo.

Aĝis mi tiam ĉirkaü dekduon. Brakuminte la genuojn, mi sidis en la legomĝardeno kaj obstine rigardis la lunon ĝis larmoj-el. Subite aŭdas mi: iu nemalproksime ploras apenaŭ aŭdeble. Mi kapodorsen kaj ekvidis la maljunulon Neĉaj, nian najbaron. Ĝuste li piedis eta, maldika en longa tola ĉemizo. Li ploris kaj ion nekompreneblan murmuris.

Ĉe la avĉjo Neĉaev antaŭ tri tagoj mortis la edzino, senpretenda kaj kvieta maljunulino. Ili loĝis duope, la infanoj disveturis. La Neĉaj-maljunino, avinjo Neĉaeva, vivis nerimarkata kaj mortis nerimarkata. Oni eksciis iumatene:

"Neĉaeva, jen vidu, ja, kompatindulino," diris la homoj.

Elfosis oni tombon, mallevis la avinon Neĉaeva-n, terokovris kaj fino. Mi nun forgesis kiel ŝi aspektis. Iradis laŭ la palisaro, vokis la kokinojn "cip cip - cip." Kun neniu kverelis ŝi nek tumultis tra la vilaĝo. Estis ŝi kaj nun malestas, foriris.

Eksciis mi en tiu hela, bona nokto kiom pezume sin sentas eksola homo. Eĉ se tiom da bonego estas ĉirkaŭe kaj tiom varma kaj kara tero, do tute ne timinde estas sur ĝi.

Mi kaŝorestis surloke.

La longa, ĝis-sub-genua ĉemizo de la maljunulo blankis blindige sub la luno. Li iris malrapide, viŝis la okulojn per la larĝa maniko. Mi vidis lin tute bone. Li sidiĝis nemalproksime.

"Nenijo tui mi iom trankviliĝu kaj ni pace konversacios", mallaŭte parolis la maljunulo, sed ĉiam ne povis reteni la larmojn.

"Jam la trian tagon mi turmentiĝas... ne scias kien meti min. La brakoj malleviĝas.. kion ajn mi faru."

Iom post iom li trankviliĝis.

"Troas amarsento, Praskovija, kijal lastminute, ja, vi nenijon diris? Aŭ ian ofendon ĉukaŝis? Dirus ĝin kaj plifacile estus, jen kion pensu mi nun... Oĥ-ĥo..."

Silentis iom ...

"Nu, lavis oni vin, belvestis... ĉio kielĉebonaj homoj. La baptopatro Sergej la ĉerkon faris martelume. Priploris ni vin. Vere ne tiom multis da homoj. Adiaŭan manĝon oni kuiris.

Kaj metis oni vin ĉe la rando apud Dadov-ino. La loko estas bona, seka. Mi ankaŭ por mi tie la lokon alokulumis. Nur ne scias mi, kijon, ja, mi faru nun sola? Eble najli la pordon-fenestrojn kaj forveturi al Petro? Danĝero estas: li mem plimalplias, sed la ino lia... vi mem scias: diron ne diros, sed la peco manĝa en la gorĝo haltos. Jen malfeliĉo, ja estas! Kion vi konsilu?"

 

Silento.

Mi ektimegis. Mi atendis, jen-jen ekparolos la avino Neĉaeva per sia karesa, tolerema voĉo.

 

"Jen divenumas mi," daŭrigas la avo Neĉaj, "kieni la nazon?' Eble maŝon sur la kolon meti. Kaj jen, la hieraŭan nokton mi ekdormetis ijom, vidas: ŝajne vi ĉe la palisaro iras, ovojn portas en kribrilo. Mi fiksrigardis, ja estas ne ovoj sed kokidoj-vivaj, etaj ankoraů, kaj vi ŝajne komencis mjanĝi ilin popece. Manĝas kaj aldjone laŭdetas. Teruro, Dio-mia! Vekiĝis mi... Volis vin veki, sed forgesis, ke vi malestas. Paraskov-injo... animon vian pinĉ'!"

La avo Neĉaj denove ekploris. Laŭte. Min eĉ frostumo la haŭton korodis; li ja ekhurlis iel, ekĝemis iel voĉotire. Hu-u-u...e-e-e... Foriris?... Sed ne pripensis: kienu mi nun? Almenaŭ dirus! Mi kuraciston venigus elurbe... resaniĝas ja homoj. Jen, nek vorton, nek duonvorton, etendiĝis! Ankaŭ mi tiel povas."

 

Neĉaj elnazmukis, viŝis la larmojn, respiris profunde, "Ĉu malfacilas tie, Praskovinjo? Ĉu vi eble deziras ĉi tien? Vi ja ensonĝas ĉe mi. Almenaŭ pliofte ensonmĝu... nur plinormala. Jen kokidoj iaj ... diablo-kion, kaj nun.."

Neĉaj ekparolis flustre, mi duonon ne aŭdis "Mi, pekofare, volis jam... Kial ne? Okazas, oni enterigas, mi aŭdis. Oni enterigis avinon en Krajuŝkino... ĝemis ŝi. Elterigis oni ... Ĉi dunoktojn mi venadis, aŭskultis: ŝajne malbruo. Mi ja volis... Onidire ia terura dormo surfalas... kaj ĉiuj pensas kje mortis la homo, kaj tiu ne morta sed dorma estas.-."

Ĉi momente mi plene ektimegis. Mi rampe-rampe... kaj ek ellegomoĝardenen. Alkuris mi la avon mian, rakontis ĉion. La avo vestis sin, kaj ni kuniris la legomoĝardenan poston.

 

"Ĉu li interparolas kun si aŭ kvazaŭe kun ŝi?" pridemandis la avo.

"Kun ŝi. Interkonsiliĝas, kiel nun-vivi." "Ne ekveturu la cerbo ĉe li, kapro maljuna.. Vere, iros kaj elterigos ŝin... ĉu li eble ebrias?"

Ne, li kantas ebrie, kaj pri Dio rakontas."

 

Neĉaj, ekaŭdinte niajn paŝojn silentiĝis.

"Kiu estas ĉi loke?" severe demandis mia avo.

Neĉaj longe ne respondis.

"Kiu estas ĉi-tie, mi demandas?"

"Kion vi volas?"

"Ĉu estas vi, Neĉaj'?"

"Nu ..."

 


Ni alpašis lin, Avčjo Nečaj sidis tatarume krucinte la krurojn, rigardis nin desube... li estis tre malkontenta.

"Kaj kiu ankoraü či-tie estas?"

"Khie... ?"

"ĉi-tie,., mi aŭdis, vi kun iu interparolis."

"Estas ne via afero."

"Jen mi tui prenos bonan bastonon kaj pelos vin hejmen, por ke vi kuru kaj ne retrorigardu.. Maljuna homo, sed la cerbon promenigas... ĉu vi ne hontas?"

"Mi parolas kun ŝi kaj neniun malhelpas."

"Kun kiu vi parolas? Malestas ŝi, ne estas kun kiu paroli. Mortis la homo... en la tero as."

"Ŝi parolas kun mi, mi aŭdis," obstinis Neĉaj, "Kaj ne malhelpu al ni! Pasumas vi-iuj ĉi tie, subaŭskultas..."

"Nu do, iru ni." La avo facile levis Neĉajon desur la tero. "Iru al mi, mi havas botelon da memfarita brando, tui ni trinkos... ekfacilos sur via koro."

Avĉjo Neĉaj ne rezistis. "Malfacilas, baptulo... la fortoj mankas.." li iris antaŭe, stumbladis kaj ĉiam viŝis manike la larmojn. Mi rigardis lin deposte, la etan de malfeliĉo premegitan, kaj same ploris... silente, por ke mia avo nukofrapon ne donu. Kompategis mi la avĉjon Neĉaj.

"Sed al kiu do facilas?" trankviligis mia avo. "A1 kiu facilas la karan homon enterigi? Set se ĉiuj apudkuŝiĝus ilin ĉerke pro la malfeliĉo, kio okazus? Kiomfoje persone mi devus ĝis-nun apudkuŝiĝi? Toleru. Kunpremiĝu kaj toleru."

"Kompategas mi..."

"Certe, kompategas... kiu ne dirus? Sed ja per nenio vi helpos nun. Konsumiĝos mem kaj fino. Ankaŭ vi la gambojn etendos. Toleru."

"Śajne mi komprenetas, sed ĉio ardo-koaguliĝis jen ĉi tie... per nenio eblas dislikva-igi. Mi jam provis... drinkis... ne efikis."

"Efikos. Petro-ja, kial ne alveturis? Nu, por iuj ŝajne malproksimas, sed tiu-ĉi...?"

"0ficvojaĝas li.. Oĥ, pjezege estas, baptulo! Ekde-naskiĝis ne pensis mi tion..." Ne ĉiamas tiel. Vivas la homo.. ŝajne tio necesas. Sed kiam mortas... kompato nin prenas. Sed perdi la saĝon pro la malfeliĉo.. tio ĉi ankaŭ... stultaĵo estas."

Estis por mi ĉi minute nek klara, kvieta nokto, nek iaj pensoj, kaj la ĝojo nekomprenebla, hela mortis. La malfeliĉo de la eta maljunulo ŝirmis la belegan mondon. Mi memoras nur: same akre, amare odoris je absinto.

Avo lasis Neĉajon ĉe ni. Ili ambaŭ kuŝiĝis surplanken, kovris sin je peltaĵo.

"Mi rakontos al vi historion," nelaŭte komencis mia avo. "Vi ja ne militis... ne scias, kiel estis tie... tie, frať, aferoj pli malbonaj estis. Jen kia historio: mi subflegisto estis, ni la vunditojn en malfronton evakuis. Veturas ni iufoje, kaj nia studebeker-aŭto plenŝtope plenas. Ĝemis iu, petas ne rapidi... kaj la ŝoforo Mikolaj Igrinjov, samjarulo mia, sen tio penas malskue veturi, malhasti ankaŭ ne tiom indas... retiriĝis ni. Jen alveturas ni iun disvojon, antaŭe leĝera aŭteto estas. Oficiro svingas: haltu. Sed ni havis ordonon severa-treseveran: ne halti eĉ se mem diablo-kun-kornoj haltigu nin. Tio ĝustas: tie ankoraü tiom da ili kompatinduloj kuŝas, atendas. Alia afero se ni atakus, sed ni ja retiriĝis. Nu, ni preterveturis. La aŭteto nin vetursuperis kaj la la oficiro transversis la vojon... kun revolvero. Nenionfari, haltis ni. Evidentiĝis, ĉe ili oficiro pezevunda estas, sed ili bezonas alian direkton, Nu mi kun tiu oficiro, revolveron svinginta, iel-tiel enpremis la vunditon en la karoserion. Mikola sidis en la stirejo. Kun li tie ankaŭ kapitano estis... ankaŭ tute malbona, preskaŭkuŝa. Mikola per unu brako lin subtenis, per la alia stiris. Nu, iel-tiel ni enlokiĝis. Sed tiu, kiun ni laste enmetis, misfartas ege, kompatindulo. La kapo sangumita, ĉio sekiĝis. Ekpensis mi tiam:

ne ĝisportos ni lin ankoraŭ viva. Kaj la knabo tute juna estis, leŭtenanto, verŝajne ĵus razo-fara iĝis. Mi prenis kapon lian al miaj genuoj... almenaŭ tiel subteni, tamen kion tie... Ĝisveturis ni la hospitalon, komencis la vunditojn demeti..."

Avo blekumis, silentis iom. Ekfumis. "Ankaŭ Mikola komencis helpi... Transdonis mi al li la leŭtenanton-ja.... Fino, diras mi, forpasis. Sed kiam Mikola rigardis al la leŭtenanto, en la vizaĝon-ja ... Khm..."

Denove silentis. Longe silentis li.

"Ĉu la fîlo?" mallaŭte demandis Neĉaj.

"La filo."

"Oĥ, Dio-mia!"

"Khm..." mia avo enspiris nazolarme. Fumosuĉis ĉirkaŭ kvinon da fojoj seninterrompe.

"Kio poste, do?"

"Enterigis oni... la komandanto donis al Mikola semajnan ferion. Hejmumis li. Sed al la edzino ne diris, ke la filon enterigis. Kaŝis li la dokumentojn kaj ordenojn, loĝosemajnis hejme kaj forveturis."

"Kial, do, ne diris?"

"Diru!... Tiel almenaŭ ia espero estas. Oni informos: malaperis senspure. Senspure, do senspure, sed diri rekte... aĉ! Ne povis li rekte diri. Kiomfoje mi volis, rakontis li, tiomfoje ne povis."

"Dio mia, Dio," denove vespiris Neĉaj'. "Ĉu li almenaü mem viva restis?"

" Ĉu Mikola? Ne scias mi, oni disĵetis nin poste diversloken... Jen kias la historio. Filon! Ĉufacilas diri. Kaj tiom junan..."

Ambaŭ avoj eksilentis.

En fenestrojn fluis kaj fluis la morta, solena lunlumo. Brilas!... Ĉu ĝojo estas ĉi tie, ĉu malĝojo... tamen brilas!


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz