„I“ — lando de l’ komuna eco

Anatolo Gonĉarov
El la revuo «Scienco kaj Kulturo», n-ro 6, 1997, p. 39–40.

La lingvo Esperanto evoluas ĉefe ne dank’ al akademioj aŭ lingvistoj, sed al parolanta ĝin verdastela popoleto. Jen nur unu ekzemplo, kiun mi tiris el la tralegitaĵo.

En PIV oni legas, ke -i/ (estas) internacia sufikso uzata (ankaŭ) por nomi landnomojn... Sed la esperantistoj nomas tiele ankaŭ grupojn de landoj.

„Estas li sola reprezentanto de Balkanio“ (1). „Tramoj malabundas tra la tuta angla-lingvio, sed Melburno liveras la escepton“ (2). Foje temas ne nur pri landoj, sed ankaŭ pri regionoj unuigitaj de unu sama lingvo. „Sed ĝia ĉefa kultura signifo estas apartaĵo disde la cetera germanlingvio: germanlingvaj svisoj ne sentas kulturan identecon kun la najbaraj germanoj kaj aŭstroj“ (3). „Post la rakonto «La floroj por leprulo»... jen venas el Slovenlingvio nova pli ampleksa verko de Boris Pahor“ (4).

La grupon de landoj unuigas ne nur sama lingvo, sed eĉ, ekzemple, sama rivero. „La ĉe-danubaj landoj — ĉu nomi ilin Danubio? — apartenis, parte aŭ tute, al la aŭstra-hungara imperio“ (5). Ne timu oni uzi la vorton Danubio, kiu estas pli ŝpara, pli poezia nocio por ĉe-danubaj landoj.

La landojn kaj regionojn povas unuigi ankaŭ samtempeco. „SAT tiel timis la altrudiĝon de naciismoj al la movado ke ĝi simple forigis la landlimojn el sia geografio kaj indikas la loĝlokojn de siaj anoj per «hor-zonoj», tiel ke la laponoj kaj bantuoj situas en la sama «Horzonio»“ (6).

Ke la potenciĝanta sufikso ‘-i’ povas unuigi multon, vidu el la sekvaj citaĵoj:

„Kaj komence de 1935 li eĉ fondis propran tribunon por senvualigi la mitojn, kiuj regis ekster Soveta Unio pri la kondiĉoj en Stalinio, la revuon «Herezulo»“ (7). „ESPERIO — la realiĝinta utopio. Esperantistojn oni ofte nomas revuloj, utopiistoj, sed...“ (8).
For el Amio.
dediĉita al Sveta.

Min lasis angor',
Sed ne lasis sopir',
Al mi brilas or',
De ama inspir...

Arosjev Grigorij (9)
„Mia blua revo estas aĉeti komputilon kun akcesoraĵoj por ekloĝi Internetion“ (el persona letero de laaŭtoro).

Jen tiel, simplaj homoj, tute ne poetoj aŭ avangardistoj riĉigas la esprimeblon de Esperanto. Mi proponas al la legantoj subteni la sufikson ‘-i’ per aliaj interesaj uzadoj. Mi komencas la unua per jenaj, tute arbitraj frazoj:

Ciganio, krom la propra lingvo, ne malbone posedas ĉiujn eŭropajn lingvojn. Vegetaranio havas eĉ sian propran presorganon «Esperantista Vegetarano». Pro la mizeregaj ne vivsufiĉaj pensioj Maljunulio ukrainia rapide degelas kvazaŭ panpeco ĉe malsatulo. Katolikio, streĉe atentis la vojaĝon de Papo Johano Paŭlo la 2-a. Judio nepre inde subtenos Izraelon ĉe eventuala milito kun Arabio. Ekssovetio iĝis Elmigrio, dum Usono kaj Germanio restas ĉefa altirforto en Enmigrio. La progreson de riĉaj landoj pagas la naturo, kie ĉiujare pli kaj pli malgrandiĝas Ursio, Tigrio kaj aliaj teritorioj.

Fine mi diru, ke en la gramatiko de Esperanto indus fari etan aldonon por la funkcioj de la sufikso ‘-i’ nome: „...kaj por formi kvazaŭlandon, pseŭdolandon unuigitan de komuna eco: Esperantio devus havi sian propran parlamenton, Islamio estos unu el ĉefaj fontoj de l’progreso, se...“

Referencoj:

  1. Monato, 1997, 1, p. 4.
  2. Internacia Pedagogia Revuo, 1996, 4, p. 17.
  3. Literatura Foiro, 166, p. 61.
  4. Esperanto, 1993, 10, p. 173.
  5. La Gazeto, 72, p. 30.
  6. La Gazeto, 8, p. 3.
  7. La Ondo de Esperanto, 1996, 4/5, p. 19.
  8. Eventoj, 99, p. 8.
  9. Eksciu ke..., 5, p. 2.

Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz