Milita kaj posta infano rusia

Mia fru-infanaĝo lasis nemultajn detalojn en la memorujo. Milito kaj malsato. Dum la panjo laborejis, mi kelkjare eta, neprizorga, vagadis en polvokovritaj stratetoj de eta fervojstacio intermonteta ie apud la lago-Bajkal. Mi tre hontis porti la aĝulan, gigantan por mi, ĉemizon, kiu estis kiel knabina robo. Krom la ĉemizo plu nenio, estis aparte oportune kaketi ie-tie sen esti ĝenata de pantolon — tuboj kaj — demetado.

Mia sola distraĵo estis observi preterveturantajn vagonarojn kun ĉio-ajn. Foje en la stacio eliris pluraj soldatoj kies brakoj estis plenige ringitaj de multaj horloĝoj. Multe pliposte mi komprenis, ke temis pri fino de la milito kun Japanio kaj la soldatoj veturis hejmen kun-predaj.

Mi estis feliĉulo, ĉe kiu postmilite la patro malperee alestis.

Do, li estis sendita al la ruinigita mezrusia urbeto Brjansk. Mi memoras monaton-longa translokiĝon en aparta vagono kun bovino kaj problemoj havi fojnon por ĝi kaj manĝon por ni. Ĉe transveturi la riveron Volga nia trajno ial haltis meze de la pontego kaj estis timige pensi pri ĉu-falo se-a.

Ĉe la fenestreto vagona mi manĝis tritikan kaĉon kun malpli aĝa frateto, dum pli aĝa fratinjo restis tombeje en mia naskoloko — triviala pulmo-inflamo sen la ebleco milito-tempe havi necesan medikamenton.

Veninte al la fervojstacio Brjank-II ni ankoraŭ monaton loĝis en la sama vagono dum la militkaptitoj konstruis dometojn. Mi estis en tiu strato antaŭ la ekkonstruado kaj memoras longan vicon da fornoj kun fumtuboj ĉirkaŭitaj de brulrestaĵoj. Apude fojloke videblis sablofosaj hastaj loĝejoj — ternivelo iom ĝiba el kiu elestas fumtubeto. Vivrestintoj, post la faŝistaj dombruligoj, avoj kaj inoj enteriĝis kiel vermoj kun vermidoj — geetuloj ajne vestitaj. Tamen rapide elkreskis novaj domoj, aperis nova strato kaj ĉiuj ekkultivis multe da terpomo kaj aliajn legomojn.

Ankoraŭ kelkajn jarojn daŭris talona distribuo de pan-aĉetado. Mi ne unufoje talon-en-pugne provis trapuŝiĝi la amaseton ĉe-giĉetan (la vicoj ne ankoraŭ ordiĝis) por pan-aĉeto kaj ofte sukcesis intergliti la aĝulojn kaj ŝvitoplena eliri kun la revata panbulo. Sed foje, tro alpremita al la muro, mi devis kriegi por ne esti premsufokita ...

Niaj infanaj ludoj estis ĉefe milit-imitoj. Jen ni skermis per bastonoj, jen alŝultrinte bastonojn tra-ta-ta-is por poste ĝis raŭkiĝo kri-pruvi unu al alia kiu pli rapide ekpafis, kaj kiu pli-unua «mortis». La fervojstacio estis aparte bone defendata de la germana armeo. Sekve la ĉirkaŭurba spaco estis farĉita de militaĵoj. La infanaro ŝatis meti en fajrejojn patronojn, obusojn kaj aliajn eksplodaĵojn ĉiusomere perdante iujn el siaj vicoj. Nur unu fojon mi kuris al timiga laŭtega eksplod-bruo ĉe apudarbara eksdomejo. Post vidi kapeton kun kolrestaĵoj mi vomis kaj ne plu estontis similan scivolemon. Mi estis bonŝanca eksplodigi multon, fajrigi amason da pulvo kaj resti viva. En la kortan necesejon estis ĵetitaj de mia patro ĉio kion mi alportis el la arbaro, sinsekve: parabelum[1], bajoneto, jamrusta fusilo, grenado, mitraleto sen kulaso kaj sabro.

La kulpuloj de ĉio-tio ĉiumatene al kaj ĉiuvespere de la laboro estis soldate ekskortataj preter mia domo. Fojfoje mi, plenumante la patrin-komision, portis al la militkaptitoj jen kuketon, jen flanojn ... ni jam pasis malsatajn jarojn kaj havis kion enbuŝi. Ĉe unu tia bongust-transdono mi ricevis de germana ekssoldato katapulteton faritan el gasmaska gumo. Kompatindis la paseroj, kiujn mi poste alcelis. Sed ĝi estis ĉefe defendilo. La spirito de la pasinta milito inundis la tiaman sovetian infanaron. Ja preskaŭ ĉiujn virohavajn domojn enloĝis eks-soldato aŭ -partizano kun siaj rakontoj. Impresis min rakonto de unu partizano (ni kune fiŝkaptis), ke en unua militjaro la partizanoj, tro suferintaj pro la milito, torturis kaptitajn faŝistojn. Jen plenŝtopis ties buŝon per tero — enrompiĝis al la rusa tero, manĝu ĝin. Jen perfortis du proksimajn betulosuprojn, ligis al ili la piedojn de la invadinto kaj lasis la arbotrunkojn libera. Poste aperis en la partizan-taĉmentoj komunistaj estroj (alinome komisaroj) kaj la torturoj estis ĉesigitaj. Mi tamen kompatis la germanojn. Ĉu pro ne vidi militajn kruelaĵojn?

Preskau ĉiuj infanoj revis kreskonte iĝi soldatoj. Sed antaŭ ol estonti la militismo nia elverŝiĝis ĉe reciprokaj bataloj grupo kontraŭ grupo, strato kontraŭ strato, kvartalo kontraŭ kvartalo. La ĉefa armilo estis ŝtonetoj, kiujn ĉiu pacano[2] lertis celĵeti. Se la ŝtonon alflugan eblis eviti estis alio pri la plataj tegolpecetoj. Ili, diable rondflugaj, ofte trafis kaj kapvundoj sangis precipe pro tiuj perfidaj tegolaĵoj.

Ne ĉiuj kreskonte liberiĝis de tia militismo, du knaboj de mia strato apaĉe sekvis la postan vojon de krimo kaj fine ambaŭ nepluvivaj.

Mi memoras pugnodueli kun aliklasano. Post lerneja okupo, ĉirkaŭitaj de grupo da scivolaj kaj instigaj knaboj ni svingadis la pugnojn fojfoje frapante ĉekape. Eksangis unue lia nazo kaj la batalo estis ĉesigita. Sekvan tagon ni daŭrigis kaj tiam mi memoras jam mian ĉemizon ruĝmakuli. La panjo, Don-kozakino[3], ĉe similaj aferoj ĉiam nur aldonis la punon sur mian postaĵon kaj estis senutile plendi al ŝi pri io ajn, batal-ricevita.

Ĉefaj amuzoj estis vintre sledado kaj skiado demonteta, somere riveret-naĝado. Por pli rapide veni iom longan vojon ĝis la rivereto ni ofte kaptis tenilojn de nerapide preterveturantaj fervojstacion ŝarĝvagonoj, kaj ĉe la ponto super nia rivereto ni saltis el jam-rapidantaj vagonŝtupoj. Mi ĝis nun memoras, kiel necesas sin teni ĉe la desalto: parte kliniĝi posten kaj freneze-rapide kursvingi la piedojn teron-tuŝantajn, por ne falegi.

Mi, pro troa legado, side, lite, nokte, ĉekandele, ĉelune, eĉ sublitkovrile kun lanterno (la panjo ja kontraŭis) jam en la kvara klaso lerneja devis surmeti okulvitrojn. Kaj nome la okulvitroj foje-kaj-refoje okuldanĝere pecet-rompataj en pacan[2]— bataloj kaj severaj patropunoj, elspeze aĉeti novajn okulvitrojn, po iom devigis min ŝanĝi la militisman karakteron. Mi min ĵetis al alia batalo iĝinte lernejĉampiono pri ŝako, konstruante etan ŝipon postlecione, lernante maristan metion en semajnofina marlernejo, pasie kolektante poŝtmarkojn k.a.

La tiama popolo rusia estis ne ankoraŭ malbonigita de la venanta moderno. Ĉe la festoj en nia malvasta loĝejo ĉiam ĉirkaŭtablis dekkelkopo kaj post kelkaj toastoj ĉiuj jam ĥoris belegajn popolajn kantojn. Poste ĉe harmoniko oni dancegis, gaje piedfrapante la plankon.

Laŭgrade de televidil-instaliĝo kaj formortado de maljunuloj ĉesis soni la popolkantoj, bioenergetike unuigantaj kaj amikigantaj la homojn, ĝis aperis la nuno, kiam oni ĉirkaŭtablas kun pli ebriiga surtablo kaj stulte mienas en televidilon. La televidilo kantas kaj dancas, nenion, oni nur sidaĉu kaj sidaĉu senmove kaj gapaĉe. Rezulte la popolo rusia ŝanĝiĝis al pli disigita, malpli amikeca aro.

Mi tute serioze prepariĝis al la miltista kariero, ĉe amiko, kies patro oficiris, prenadis militistajn revuojn, studis skemojn de pasintaj bataloj, topografion kaj specojn de armiloj. El gazetoj mi eksciis la lokojn de usonaj militbazoj kaj notis tion sur mapo. Laŭ la soveta eduko mi kredis la rusan popolon la plej heroa kaj militsperta en la tuta mondo. Nur estonte, post la usona invadmilito en Vjetnamio mi pensis aliel, eble la vjetnamoj estas pli-heroaj, ili militis ekde kun Francio plilonge ol ni kaj ne havis postfronte Uralon kaj Siberion. Kaj nun post konatiĝi kun la interesega L.Gumiljov teorio de pasiismo mi jam scias ĉi-teme ĉion kuŝi sur sia breto.

La okulvitroj miaj krute ŝanĝis mian sorton, la okulvitra soldato aŭ oficiro estis neimagebla. Kelkan tempon mi esperis helpon de la kuzo de mia patro, militinta general-kolonelo kaj oficanta en armeaj suproj. Sed tiu neatendite mortis pro la militaj vundoj, kiam mi estas ankoraŭ en la 9-a lerneja klaso.

Lasta sola eliro de mia militismo estis bokso-lernado, sed tio estis jam en alia urbo kaj en alia rakonto, kiun mi eble kuraĝos elverŝi alifoje.

Notoj:
[1] parabelum, speco de germana revolvero.
[2] pacano, ruslingve «pacan» — ne tre prizorgata gepatre, duonedukita strate infano, kun riskoŝercoj kaj batalema sed ne huligano.
[3] Kazakoj ĉe Don-rivero post revolucio (fakte ŝtatrenverso) de 1917 ĉefe ne subtenis ĝin, militis kontraŭ la Ruĝa armeo kaj poste estis amase reprezaliitaj. Kaj mia panjo, tiam juna, trafis de la sudo al Siberio.

Anatolij Gonĉarov

La Gazeto, 138, (okt. 2008), p 20 — 21.


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz