KOMUNUMO, NE ZORGANTA PRI LA PASINTO,
NE HAVAS ESTONTON

La Gazeto, n-ro 97, 15 dec 2001, p. 6.

Denove unu el ni ne estas inter ni. Kun vera bedaŭro ne vidi lin, ne legi liajn pensojn, mi legis en LG93 pri la forpaso de mia nekonata samideano Eduardo V.tvarozek. Ne vidi Eduardon dependis de mia nepovo vojaĝi. Ne legi liajn pensojn - tio dependas de tiuj, kiuj samlandis lin kaj iom de LG:-kolektivo. Post legi la brilan intervjuon de Ed borsboom (LG84) mi skribis al estimataj LG-redaktoroj, ke similaj intervjuoj estas ege bezonataj. Ke tio estas ne laŭokaze, sed speciale organizinda. Nun mi aldonu, ke la intervjuoj estas kremo de LG, kaj danku pro la intervjuo de Zlata flego (LG92).

Mi petas ĉiujn LG-legantojn. Ĉirkaŭrigardu, estimataj kolegoj, kiom da interesaj movadaj agantoj grizhar-jamaj loĝas apude aŭ je iomhora aŭtoveturado. Bonvole vizitu ilin kun surbendigilo kaj konversaciu laŭeble longe. Notu iliajn vivrakontojn, E-rilataĵoj, liajn pensojn pri ĉio rilatanta al Esperantio, la lingvo kaj apudo.

Foriras de ni la interesega generacio. La generacio travivinta la skuajn historimomentojn. Foriras kun ili la pensoj de ili nediritaj, de ni nelegitaj.

Neniam plu ni legos-scios kion pensis la karmemoraj Vesna skałjer-race, okumura Rinzo kaj multaj aliaj (kies familinomoj kaj skizaĵoj adiaŭas nin de la forpasa paĝo en Esperanto) pri la problemoj de nia komunumo. Neniam!

Mi eĉ dirus ke, se LG konsistus nur el intervjuoj kaj rektaj alparoloj de niaj sammovadanoj, plus beletro, persone mi, eĉ pli ĝue ol nun, frandus ĉiun numeron de la ŝatata LG. Ja pri pluro LG-paĝa mi povas legi nacilingve, nur veni biblioteken.

Mi proponas al estimata LG-redakcio ellabori kaj publikigi demandaron, kun kiu ni, antaŭavoj kaj mezaĝuloj, venu intervjupete al niaj E-emeritoj, kiuj ne nur uzis la lingvon, sed ankaŭ movadumis. La ĵurnalaj artikoloj opiniatas la plej rapida presita informaĵo. Sed mi opinias, ke intervjuoj estas eĉ pli rapida, ĉar eltiras el la pensujo ankoraŭ ne artikolumitajn, aŭ neniam artikolumotajn interesaĵojn.

Mi bedaŭras ke, siatempe juna samideano, mi ne intervjuis la sovetiajn E-veteranojn. Pro la malfacilaĵoj publikiĝi tiutempe la movado ne konas ilin. Jam antaŭ deko da jaroj neniu el ili restis vivanta. Desiberia alvojaĝanto mi kelk-foje renkontiĝis kun kelkaj enMoskve, kaj nun mi almenaŭ menciu ilin.

Armand David Lvoviĉ, profesoro, doktoro de geografia scienco, konata ekologo, kiu el la unuaj atentigis la tiamajn instancojn pri la nesaĝa uzo de la naturo. Li esperantiĝis en la dudekaj jaroj, partoprenis la E-komunumon sub Moskvo. Reprezaliita en la fino de la tridekaj, post la rehonorigo li multe esplorvojaĝis tra la mondo. Mirinde klera kaj bonkora, same lia edzino-samideanino.

Bokarev Evgenij Alekseeviĉ, elstara sciencisto pri kaŭkaziaj lingvoj. Li sukcesis trovi breĉon en la oficiale negativa ŝtat-partia rilato al Esperanto por eldoni la antaŭe preparitajn E-rusan kaj inversan vortarojn. La vortaroj ege helpis al la neoficiala movado. Nur unufoje mi teumis kun li en lia libroplena hejma kabineto, sed neniam forgesos lian ial (kialan) kulposentan rideton. Eble li volis fari pli multe por la movado, sed ne povis?

Danovskij Nikolaj Fadeeviĉ, inĝeniero, bonega tradukisto al esperanto. Li edukis aron da moskvaj E-tradukistoj kaj verkis, ĝis nun ne eldonitan, lernolibreton pri E-tradukarto. Li kompreneme kaj subtene rilatis al la naskiĝanta E-junulara movado, kiam tiu distanciĝis (kio estis riproĉata de la aĝuloj) de la aĝula E-movado. Tiam ege nemultaj E-aĝuloj komprenis la ĝustecon de tiu paŝo.

Estu favora la Dia Regno por ĉiuj niaj forpasintaj E-samideanoj.


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz