ESPERANTIA NOSTALGIO - ĈUEBLA FENOMENO

Anatolo Gonĉarov
El la revuo «LA GAZETO» - n-ro 9 (15 mart, '97), p. 6-7.

Laŭ PIV nostalgio estas "malgajeco, melankolio kaŭzita de la deziro revidi sian patrujon aŭ hejmon". Mi plurfoje aŭdis-legis tiun nocion lige kun forlasita patrujo, neniam lige kun forlasita hejmo. Kiam mi forlasis mian gepatran hejmon (urbon) mi ne sentis ion similan al nostalgio, eble pro la juneco. Sed mi spertis nostalgion eĉ ne forlasinte la patrujon. Kiel tio okazis? Klarigi tion bezonatas iom vasta enkonduko.

Do, mi diru enkonduke, ke en 1958 mi, studente kaj studante, ekposedis Esperanton, celante pli aktive interŝangi poŝtmarkojn internacie. Sed, neatendite rapida konkero de la gramatiko, tujpovo E-paroli kaj traduki artikolojn (poste librojn) mirigis kaj ravis min. Aperis demando: "kial la tuta mondo ne posedas tiun mirindan instrumenton?" Sekve mi suriris la duan E-ŝtupon, iĝis E-propagandisto kaj instruisto. Tujsekvis fondi E-klubon. Po iom kondensiĝis novaj demandoj: kiel trovi sperton E-labori ĉe aliaj E-kluboj, kiel organizi interesan vivon en la E-klubo, ktp? Mi suriris la trian ŝtupon, iĝis organizanto kaj gvidanto sur la landa nivelo. Naskigis SEJM*, aperis ciujaraj SEJT-oj**. Fondiĝis kolekuvo de kelkaj miloj da junaj homoj unuigitaj de:

  1. lingvo (E-o),
  2. persona amikeco,
  3. komuna per- kaj por-esperanta agado,
  4. komuna E-kulturo (precipe kantoj),
  5. komunaj dek tagoj en someraj tendaroj kaj E-konferencoj.

La unua punkto subkomprenas: legado en Esperanto, E-konversacioj dum klubaj kunvenoj, regionaj renkontiĝoj kaj SEJT-oj aŭ konferencoj, ĝuado de E-lingvaj koncertoj, konkursoj, ktp. Dank' al tio, ke ni ekde la komenco de la junulara E-movado tre severis pri la lingva disciplino, Esperanto rapide iĝis nia kutima kaj nura komuniklingvo en SEJM kaj SEJT-oj kaj pluraj E-kluboj - tio gravegas!

Multaj el ni havis kvazaŭ du vivojn - unu en la nacia lingvo, la dua en la internacia. La geamikoj de la kunlernado aŭ laborejo ofte troviĝis en duagradaj lokoj. Sur la unua loko firme ekregis E-geamikoj. Kiom senpacience tutan jaron atendis miaj E-klubanoj vican SEJT-on, tiun veran landon Esperantio! Kaj mi ne paradis, kiam komencis diri en miaj E-informaj prelegoj: "kiam mi estos mortanta mi unuavice lastpensos (rememoros) ne nur pri miaj infanoj, sed pri ĉiuj partoprenitaj tendaroj".

Tiel, post 32-jara vivumo en Esperantio (samtempe, mi ja vivis en Rusio) mi, pro kelkaj cirkonstancoj, translokiĝis al fora siberia vilaĝeto montara, kien eĉ busoj ne trafikis. Duonjaron mi loĝis sen - sed po iom aperis - pensoj-kaj-pensoj pri E-geamikoj, E-kunvenoj, E-movadaj aferoj. Aperas nekontento, ke E-revuoj, E-leteroj fojfoje ne venas; kelkis sonĝoj pri E-komunikado. Subite ekdoloretis la koro:

Post deko da tagoj la doloreto kora ĉesis. Sed kiam venis leteroj, ke oni atendis min en REU-kongreso, ke oni parolis pri mi, mi komparis la datojn. Evidentiĝis, ke la koro ekdoloris la vesperon antaŭ la kongreso (pluraj kongresanoj jam venis) kaj ĉesis la doloro tuj post la fino de la Moskva Simpozio de AIS (sekvanta la kongreson). Estimata sinjoro Goodheir (vd. Survoje 16), ne nur partikloj povas influi unu la alian tra la spaco, sed eĉ homoj trans miloj da kilometroj.

La kordoloreto ĉesis, sed la animo restis maltrankvila. Tiam mi komprenis, per propra sperto, kio estas nostalgio. Tio estas kiam ia nevidebla forto tiras vin reveni al komunikado kun pluraj amikaj homoj en certa (longe praktikata) lingvo, kiam la animo estas deprimita pro neefektiviĝo de la komunikado. En mia kazo temis pri E-lingva komunikado. Mi ne eltenis kaj veturis (dum tri tagnoktoj) Moskvon por nelonge. Dusemajna komunikado en Esperanto kun amikoj kaj E-lernintoj faris miraklon - la animo trankviliĝis. Tiu anima trankvilo daŭris duonjaron, poste ĉio rekomenciĝis. Denove mia veturo al Moskva Esperantio estis kvazaŭ kuracilo elnostalgia.

Post preskaŭ trijara siberia vilaĝumado mi revenis Eŭropon, ĉi-foje en Ukrainion. Ekis rekutima rutinaĵo: E-instruado, E-revuoj, E-konversacioj. Kaj kun kia refreŝo mi ŝatas viziti E-renkontiĝojn! Malgraŭ streĉa ekonomiko en 1a monujo mi vizitis, dum la sep unuaj postrevenaj monatoj, 5 E-renkontiĝojn en Ukrainio kaj Rusio.

Surbaze de la supredirito mi asertas: gravegas, ke la esperantistoj ĉie kaj ĉiam parolu inter si nur E-lingve. Eĉ inter samnacianoj, kio fakte plioftas (ĉe normala E-kluba laboro) ol ĉe vizitoj alilanden. Per kio klarigi la fenomenon de SEJM, kiam dum 15 jaroj tute sen eblo veturi ekstcrlanden, sen komunikeblo kun fremdlingvanoj, viglis ĉe ni intensiva E-lingva vivo. Malgraŭ, ke ĉiuj diverslingvaj SEJM-anoj bone regis la rusan lingvon ni sur ĉiuj niveloj uzis plejofte Esperanton: tendaroj, renkontiĝoj, informiloj, kantoj, koncertoj, klubkunvenoj, amikvizitoj, surstrata, letera, telefona interkomunikado: Ni estis kvazaŭ etno. Ne nur ĉe junulinoj, eĉ ĉe kelkaj junuloj aperis larmoj kiam ni, la lastan tendaran vesperon aŭ disveturan matenon kantis Tendaran adiaŭon!

Ni, esperantistoj, fakte estas etno (nur sufiĉe specifa) kaj ne necesas timi diri tion malflustre. Ne pravas, laŭ mi, samideanoj asertantaj, ke inter samlingvanoj ne necesas uzi Esperanton. Konstanta uzado de sama lingvo estas granda kuntira forto por komunumo, la lingvo uzata estas cemento por la etno.

Estus interese legi en LG (La Gazeto) opinion de aliaj samideanoj iam ajn spertintaj nostalgion pri Esperantio.

* SEJM: Sovetunia E-Junulara Movado (neoficiala).
** SEJT: Sovetunia E-Junulara Tendaro.

Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz