FINGRO-UZOJ, FINGRUMO-SENCOJ

Anatolo Gonĉarov,
El „La Gazeto“, n-ro 46, p. 12–13

Siatempe mi artikolis en „Esperanto“ [1]а pri um-vortoj; um-vorto povas havi diversajn sencojn depende de la kunteksto. Plej okulfrapa estas la vorto „fingrumi“. Eble ĝuste ĝin oni ekzemplu al E-studantoj en daŭriga kurso, pli profunde klarigante la sufikson -um ene de kunteksto. Jenas parto de la trovitaj ekzemploj: „...kaj impete forpasis de la tableto, kiu... renversiĝis... «Kial vi fingrumis ĉi tiun tablon? Mi vidis viajn manojn esti ĉiam sub la tablo».“ [2]а(fingrotuŝi, fingroagi, fingropuŝi).

„La aktisto... ekludetas kun ŝi, jen ekfingrumas ŝin, jen eklipumas ŝin“.а [3]а (palpi,tuŝi, tordeti certajn korpopartojn amorprovoke).

“Kiom do?“.- „Kvincent dolarojn...“ Li fingrumas la satenon... „Ĝi estas iom kiĉa...iom kiĉa“.а [4]ааа (tuŝesplori la kvaliton).

„Kiam li fingrumis la revolveron tiam okazis la absurdaĵo“. [5]а (alpalpis, palpotrovis).

„Aristono komencis palpi en mallumo... Fingrumante kaskojn, ŝildoĵn kaj kirasojn, li trovis inter ili...“ [6]а „La koĉero ekkaŭris kaj ion fingrumis... kio estas en ĉi tiu sako...“а [7]а „Mi volas redoni tion al vi“. Li fingrumas je sia ledjako, eltiras pakaĵeton da leteroĵ.“а [8]а (pripalpi, palp-esplori).

„Tial fingrumi al konkretaĵo,...aserti...ŝajnas al mi trosimpligo de la afero“.а [9]а „...li diris, muĝante kiel taŭro: „La tuta mondo fingrumu min, sed neniam la duenjoj..“ [10]а (montri per fingro).

„Helene fingrumas angulon de la vakstola tablotuko,а „La bieno ruinigis nian vivon“. [11]аа „Li senĉapeligas sin, fingrumas sian ĉapelon...“[12]а „Poste ŝi refariĝis pensema, rigardante la teron, fingrumante siajn harojn. [13]аа „Kun kia sento vi ĝin ricevis?“ „Mi-,“ mi respondis, fingrumanteunu el la butonoj,„ mi ĝin ricevis, esperante ke....[14]а „Granda silento ekregas ĉiujn. Iligratas siajn nukojn rigardas siajn botojn, fingrumas siajn bukojn.“а [15]а (pro sinĝeno, hezitemo, necer-teco, ĉifeti, tordeti, tireti ion, re-kaj-reordigi).

„...ŝiaj fingroj kuras malrapide, kiel se oni fingrumus rozarion el kristale....[16]а (laŭvice de-ŝovi rozari-erojn aŭ aliajn erojn).

„...vi estas ekzakte tiu klaŭno“. Li palpebrumis al iu staranta post nia dorso kaj fingrumis ĉe la tempio.“ [17]аа (montri ke ne ĉio enordas en la kapo).

„Li hezitis malfermi ta pordon,...fingrumantesian kalvan verton....“[18] (montri dubon, ne-certecon;а interalie la slavojа ĉe tio fingrumas la nukon).

Post rapida fingrumado de tricifera kodo, Adamo mitralvorte raportis en sia lingvo....“ [19]аа „Luĉia kun aŭtomata fingrumado ĝin tralegas:... „por aŭskulti amikan voĉon ciferu 7078020“.а [20]аа (turni la diskon de telefonaparato, prenante certajn ciferojn).

„La kuirestro ree ekridas,.... Li fingrumas iom en la staplojn sub la nazo, aspektas amuzita“а [21]а (kutimo de lipharuloj ĉe malstreĉiĝo aŭ aliaj situacioj tuŝ-ordigi siajn lipharojn).

„Li surmetis sian ĉapelon, li fingrumas en sia tabakujo.“ [22]аа (pinĉpreni tabakon).

Kiel vi vidas „fingrumi ŝin“ forte diferenciĝas de „fingrumi la satenon“. Ankaŭ fingrumi ĉe la tempio oni povas ne nur por montri malordon en la kapo, sed, ekzemple, por masaĝi nervo-punktojn, forigante kapdoloron. Ofte bezonatas eĉ granda tekstopeco por kompreni la ĝustan sencon, kiel ekzemple ĉe la jena: „Mia patrino ordigadis la diversajn aferojn postlasitajn de Alan, kaj ilin senpolvigis kaj zorge enpakis en memoraĵujojn - ŝajnis, kvazaŭ valora familiano estus mortinta, ĉar mia patrino plorsingultis dum ŝi fingrumis la malnovajn objektojn kun zorgo kaj tenero“ [23]

Referencoj

  1. Esperanto, 1991/2/p29.
  2. Varmega kamparo, 1985/HEA/p130.
  3. Fonto, 1981/7/p39.
  4. La Gazeto, 1990/34/pl5.
  5. Varmega kamparo, 1985/HEA/p76.
  6. Horizonto, 1979/2/p39.
  7. Ĉiela birdo, 1979/HEA/plO.
  8. Monato, 1983/8-9/p35.
  9. La Gazeto, 1990/29/pl6.
  10. La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, 1977/Fundacion de Esperanto/p785.
  11. Somermeze, 1981/Eesti Raamat,Estonio/p94.
  12. Hungara Vivo, 1989/3/pll2.
  13. Montara vtiaĝo, 1984/ĈEL, Pekino/p97.
  14. Postmilita japana antologio, 1988/Osaka/p20.
  15. La Gazeto, 1991/34/pl4.
  16. Rakontoj de Oogai, 1962/Japana E-Instituto/p50.
  17. Hungara Vivo, 1989/3/pll2.
  18. Montara vtiaĝo, 1984/ĈEL, Pekino/p97.
  19. Postmilita japana antologio, 1988/Osaka/p20.
  20. La Gazeto, 1991/34/pl4.
  21. Rakontoj de Oogai, 1962/Japana E-Instituto/p50.
  22. Sezonoj, 1985/3/Sverdlovsk, Rusio/p9.
  23. 18.аа Montara vilaĝo, 1984/Pekino/pl71.
  24. Kulturaj kajeroj, 1988/3/pl2.
  25. Fonto, 1984/45/p32.
  26. Norda Prismo, 1966/2/pl04.
  27. Ĉiela birdo, 1979/HEA/p26а
  28. Norda Prismo, 1966/2/pl04.

Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz