MEDITE PRI
MIAJ ESPERANTO-KLUBOJ

LA GAZETO - n-ro 96 - 31 okt 01, p. 6

Dum mia 42-jara esperantisteco mi fondis ses Esperanto-klubojn. Observante ilian sorton kaj tiun de aliaj E-kluboj, aperis iuj meditoj kaj ĉuleĝo de ľ Esperanto-movado.

La unua junulara E-klubo aperis en mia studenteco, en Nigra-mara urbo Odessa. La plej frapa logilo viziti la klubon estis neatendite rapida ekparolo E-lingve. La klubon cementis konstanta altigo de E-parolarto kaj komenc-iĝanta formiĝo de E-pensokosmo. Sed dum tiu nelonga periodo (unu-kaj-duona jaro) mi ne sukcesis ligi la klubanojn al Esperantio per legado (ne alireblis bonaj kaj entute E-libroj), per internacia korespondado (poste evidentiĝis "longa afero" sub sekureca "okulo"), per partopreno (eksterlande, trans la ferkurteno, kaj junularaj E-tendaroj tiam mankis), per E-kulturo (mi mem estis tiam analfabeta ĉi kampe). Kiam mi forlasis la urbon la klubo pluvivis nur ĉirkaŭ unu jaron.

La dua klubo formiĝis kaj funkciis rezulte de miaj E-kursoj en siberia urbo Barnaul. Tiam mi dum deko da jaroj sukcesis ligi la klubanojn al Esperantio, krom per la formiĝo de E-pensokosmo kaj rezultiĝinta pro tio amikeco, per legado (dankegon al Helga LINDNER, Herford, DE, sendinta al mi multegajn E-librojn), per partopreno en SEJT-oj (junularaj E-tendaroj enlande). Nome tio plus la plezuro de alilingva pensado (ĉar dekomence estis severa E-lingva disciplino), kaj ĉiu finkunvena komuna E-kantado, ne laste gajigaj elementoj en la kluba programo, cementis la klubon. Se E-klubo estas fonto de scioj ne alireblaj eksterklube, se estas maniero sinesprimi neŝablone (ne-nacilingve), ia magia forto ĉiusemajne puŝas la gejnulojn al la klubkunveno.

Se la kluba vivo iĝas monotone prelegoza kaj la sciofonto nur-dank-al-esperanta elĉerpigas, la aktivkarakteraj kaj aliaj klubanoj disperdiĝas. La barnaula E-klubo pluaktivis, post kiam mi forlasis la urbon, nur kelkajn jarojn. "Perestrojka" fin-mortigis ĝin.

Aliajn klubojn mi organizis post forlasi mian sciencan karieron favore al nura E-agado. Tiam mi organizis, rezulte de mia seninterrompa E-instruado (pluraj kursoj en jaro), moskvan E-klubon "Lev Tolstoj". Gvidante la klubon nur dum tri jaroj, mi rapide sukcesis ligi la klubanojn, krom per supremenciitaj "fadenoj", ankaŭ (almenaŭ parte) per ligo al E-kulturo. En ĉiu kluba kunveno mi diversmaniere (eĉ per ludoj, konkursoj) donis E-proverbojn, belajn poezi-pecojn, nekutimajn al la rusa orelo E-frazkonstruojn, nekutimajn vortojn, ofte ne tuj tradukeblajn al la rusa, naciajn pensokosmojn en E-vesto. Oni rakontis pri la legitaj E-libroj, oni tradukekzercis ktp, ktp. La ĉiusemajnaj klubaj kunvenoj estis ĉiam amase vizitataj, ni eĉ somere ne faris paŭzon. Kiam mi ekis Literaturan Esperanto-klubon ĝi tuj ekhavis dudekon da partoprenantoj. Jaron antaŭ ol forlasi Moskvon re-Siberien mi fondis el miaj klubanoj kaj el aliaj esperantistoj ankaŭ Sciencistan E-klubon......

Pasis ekde tiam deko da jaroj. Je mia granda miro ĉiuj tri moskvaj kluboj, malgraŭ 'perestrojka' kaj sekvanta ekonomia malbonfarto, funkcias ĝis nun, eĉ se ne tiom aktive.

Mi konkludas: miaj kunesperantanoj ne diskuris, kiel multaj ekssovetiaj E-kluboj, eble dank' al tio, ke mi almenaŭ parte transdonis al la klubanoj iasencan amon al E-lingvo kaj E-kulturo, transdonis iom el ĝui pensokosmon E-lingvan (legu multlingvan, ĉar E-pensokosmo ensorbas la naciajn pensokosmojn). Grandan helpon donis al mi ĉi rilate multego da miaj elskribaĵoj el E-legitaĵo.

Esperantanoj forte ligitaj al la E-kulturo (certe pli forte ol mi sukcesis en Moskvo) malpli perdiĝemas elmovade. E-instruantoj faru la konkludon: ne forlasu viajn kursanojn ne transdoninte al ili la riĉegon da E-kulturo kaj scipovon/amon plezure naĝumi en E-pensokosmo!


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz