Kiel oni silentas en diversaj nacioj

Anatolo Gonĉarov
El «La Gazeto», n-ro 81, p. 25-26.

En miaj priesperantaj prelegoj al novicoj mi ŝatas diri, ke Esperanto per siaj esprimeblecoj superas ajnan nacian lingvon. Sekvas abundaj ekzemploj. Por tion diri necesis tre multe legi en E-o por pluki ekzemplojn. E-o kiel neniu alia lingvo nacia senretene ensorbas naciajn sent- kaj senc-esprimojn. En ĉiu nacia lingvo establiĝis propraj dirmanieroj, sencesprimoj pri multegaj difinitaj ideoj aŭ situacioj. Sajnus, ke per miloj da altradukoj nacia lingvo devas adopti ankaŭ alinaciajn senc-esprimojn. Sed tio ne okazas, aŭ sufiĉe malofte pro la esprimiva stabileco kaj konservativeco de la lingvo. Kaj ne nur tio. Ĉiu leganto de tradukaĵo estas jam plene programita per esprimiva teksaĵo de sia lingvo. Propono de iu nekutima vortumo por situacio povas rompi la konsekvencon de la enhav-percepto (eĉ se per momenta pripenso). Kaj la moderna tradukteorio postulas tiel traduki, ke en la alia lingvo aperu sama bildo (impreso), sed ne la samaj vortoj.

Alia situacio estas ĉe esperantistoj, kiuj libere legas (sed ne tradukas, kio gravas). Kutime ili abstraktiĝas de la nacia lingvo kaj anstataŭ stumbli aŭ enpensiĝi ili ĝue notas freŝecon-belecon de esprimo. Tion atestas multaj libro-recenzoj, el kiuj mi citu nur unu:

„La manplenon de klaraj eraroj mi jam forgesis. Sed la rusismojn mi ĝuis: ili aldonis guston kaj aromon, sen kiuj la verkoj estus malpli riĉaj... Cetere mi dubas, ĉu en alilingvaj tradukoj el la rusa mi sentus la saman ĝuon“. (Mark FETTES, Esperanto 1991/4/p71).

Sekve la E-verkisto havas multoble pli riĉan elekton el esprimvariaĵoj, ol ajnlingva verkisto. Kompreneble necesas multe legi kaj elskribi tiun riĉaĵon. (Bedaŭrinde la plejmulto da E-verkistoj ne tion faras, pro kio iliaj verkoj eĉ se interesaj enhave, estas monotonaj esprimive).

Jen kion mi notis ĉe la E-legado (el pozicio de ruslingvulo) pri la situacio de estiĝant(int)a silento. La senco preskaŭ la sama, sed la formoj plej diversas.

„Ili eniris ĉiu en sian silenton“. (Sten Johansson, Fonto 167 p. 18)
„Poste ni dum eble kvin minutoj... sidadis kaj fiksrigardadis unu la alian en densa silento“. (Marjorie BOULTON, Okuloj, La Laguna 1967 p. 60)
„Peza silento malrapide tavoliĝis ankaŭ en la animo de la juna viro“. (Asen GRIGOROV, Vilaĝo Borovo, Budapest 1983 p.15)
„Ĉiuj pasaĝeroj jam morte silentis. Noktaj silentoj regis en la vagono“. (HONG Hengwi, La Espero el Koreio 1988 p5)
„... falis en la silenton de morto“. (Renato CORSETTI, Eventoj 1997 1/jul
„... kaj regus tie precize kiel dirus literaturistoj - 'tomba silento', se ne interrompus ĝin..“. (Roger IMBERT, Moderna Kroata Prozo Zagreb 1979 p49)
„Ni forturnis nin de fermita enirej'silentajkiel ŝtonoj“. (Mary WEBB, Malbeno kara Aŭs-tralio 1994 p29)
„La silento ĉe la tablo fariĝis preskaŭ fantomeca“. (Ake HOLMBERG, Ture Sventon en Londono, Progreso, Svedio 1989 p60)
„... la ranĉistoj sin foniris en vitrecan silenton“. (K .jAKOBO, La Gazeto, 1991/33 p26)
„... li delikate metis siajn fingrojn sur ŝian korpon, kaj li trovis ĝin silenta kiel la jarcentoj“. (Georgo ABRAHAM, Fonto 43 p21)
„... ankoraŭ sonis kelkaj krioj, laŭtaj vortoj, poste la bruo sedimentiĝis“. (Istvan NEMERE, Sur kampo granita, Budapest 1983 p6l)
„Kaj subite kvazaŭ falis silento“. (Tyburcjusz TYBLEWSKI, Fonto 52 p8)
„De la plafono de la ekspoziciejo malrapide subenfalis la silento. La homoj disiĝis por rigardi aliajn artaĵojn“. (Jan EXMANN, La Kancerkliniko 1988 48 p7)
„Mi dampis mian spiron en la silento, kiu dissternis sin ĉirkaŭ ni“. (IMBERT, Modema Kroata Prozo, p408)
„Ŝi konsideris portempe. La silento kloŝis sur ili“. (SHi Chengtai, Monato 1989/8 p.126)
„... dum la silento denove falis sur la plankon, same kiel polvo levita de venteto refalas“. (A. GARCIA FUMERO, Monato 1997/11 p21)
„La silento kvazaŭ dispuŝis la murojn“. (NEMERE, Sur kampo granita, Budapest 1983 p71)
„Estiĝis silento tiel solida, ke oni preskaŭ povus farbi ĝin“. (M. BOULTON, 25jaroj, Buda-pest 1977 p113)
„Estiĝis silento tiel solida, ke oni preskaŭ povus palpi ĝin“. (M. BOULTON, Okulo/p59)
„...ekster la ĉambro ekregas silento malagrabla kaj tiel soleca, kiel kloaka akvo“. (El Japana literaturo Tokio 1965 p50)
„...ekstere estis mortsilente kiel en neĝa fosaĵo“. (IMBERT, Moderna Kroata Prozo p445)
„La subita silento estis kiel tiu en arbaro kiam pepantaj birdoj ekvidas aglon“. (Laŭ Ŝe, Kamelo Sjangzi, Pekino 1988 p177) Kaj ĉe la rusoj eblas aŭdi: „Ekregis tia silento, ke eblis aŭdi flugan muŝon."

La citaĵojn partoprenas reprezentantoj de 13 nacioj (el Eŭropo plus Arabio, Ĉinio, Japanio, Koreio, Aŭstralio, Nordameriko). Kion ni trovos, kiam al E-verkado kaj tradukado aliĝos samideanoj el Afriko kaj Latinameriko?


Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz