PREFIKSIGO DE LA KONJUNKCIO 'ĈU'

Anatolij Gonĉarov
El «LA GAZETO», n-ro 77 (15 jun 98), p. 6.

Antaŭ jaroj en LG-30, p. 25, mi esprimis admiron legi riĉan je esprimbelaĵoj tradukon de Jovan ZARKOVIĈ*. Kvazaŭ daŭrigo de tio, baldaŭ post mia publikaĵo, Jovan, agrabla kvardekjarulo, aperis en nia E-klubo «Lev Tolstoj». Mi uzis la okazon por babili du horojn kun tiu lerta tradukisto. Evidentiĝis, ke ni ambaŭ ĉasas pliriĉigon de esperanta esprimebleco; mi akcentis pliriĉigon el nacilingvaj fontoj, Jovan el internaj rezervoj de E-gramatiko. Post tio, ankaŭ mi komencis noti interesajn ekzemplojn, i.a. de adverb- kaj prepozici-uzoj. Ĉi tie mi volas prezenti miajn meditojn rilate prefiksigon de la konjunkcio 'ĉu'.

Post lego de la supra Jovan-a traduko, mi nenie plu tra la E-legitajoj renkontis ĉu-vortojn similaj al „ĉuvivaj“ kaj „ĉukaŝitaj" proponitajn de Zarkoviĉ. Sed mi mem komencis uzi ĉu-vortojn en miaj leteroj verŝajne sen miskompreno.

Oktobre 1977 mi elpaŝis pri la temo en la literatura sekcio de la «Lev Tolstoj»-Klubo por rikolti kritikojn. Mi proponis aron da arbitre elpensitaj ekzemploj. „Tiu ĉudormo daŭris preskaŭ duonhoron, poste ĝi pasis. Vian ĉupretan viando-rostajon ni vere devis iom longe maĉi. Mi edziĝos kun ŝi, nur kiam mi konstatos transformiĝon de ŝia ĉuamo en veran amon. La kunvenoj de nia E-klubo devus komenciĝi ĝustatempe malgraŭ ĉuveno de la prezidanto. Mi konscias, ke mian ĉuĝustan opinion pri la prefiksigo de 'ĉu' ankaŭ interlingvistoj devas senĉuigi.“

 

Anstataŭ kritiki, la klubanoj entuziasme improvizis aliajn ekzemplojn. Per tio mi konstatis permeson verki tiun ĉi artikoleton por provoki pli oftan uzon de ĉu-prefikso.

Jen mi legis en Monato 1O, 1997, p15: „Bone scias tion ankaŭ la sanitara servo (des pli pro la daŭranta en la urbo epidemio de abdomena tifo, ĉar la pano trapasas eventuale trans la manoj de ĉu sanaj ĉu malsanaj homoj)“. Evidente, eblas per la uzo de la freŝe nova vorto «ĉusanaj» anstataŭ „ĉu sanaj, ĉu malsanaj“ iom redukti la tekston.

La prefikso ‘ĉu-’ uzeblas por esprimi dubon aŭ necertecon aŭ eblecon ĉe du kontraŭaĵoj kutime ligitaj per la adverbo ‘ne’ aŭ la prefikso ‘mal-’.

Tio estas respondo al funde estimata de mi Mikaelo GIŜPLING, kiu en tute interesa analizo pri la poezio de Klara ILUTOVIĈ (Scienco kaj Kulturo, 4, p26-29**) demandas kritike: „Kio estas ‘okupo ĉuvana’? Ĉu ‘eventuale vana’?“ Preskaŭ tiel, Mikaelo! Klara Ilutoviĉ dubas: „ĉu eble vane aŭ ĉu ne vane elspezas ŝi sian tempon por tiu (iu) okupo?“

Do, plilarĝigo de la semantika kampo por la konjunkcio ‘ĉu’ plilarĝigas la esprimeblon en nia lingvo.

Fine, unu epizodo el mia antaŭnelonga vesperpromeno: „En la senhoma parko krepuskiĝis. De la mara flanko mi rimarkis alvenantan homfiguron. «Ĉu viro, ĉu virino,» — divenumis mi, preparante kioma-hor-demandon. Subite la ĉuviro iris flanken...“.

* O kaj aliaj rakontoj de Damir MIKULIĈIĈ, IKS, Zagreb, 1988, p30 k 120.
** Nova E-revuo eldonata de Eŭropa Jura Universitato en Moskvo; respondeca redaktoro Vladimir SAMODAJ.

Revenu al la ĉefa paĝo
Vi estas en la persona paĝaro de Anatolo Gonĉarov.
Используются технологии uCoz